Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Huang Chao, gvidanto de la kamparana insurekcio de Tang-dinastio
2013-03-01

    EN la lastaj jaroj de Tang-dinastio (618-907 p.K.) eksplodis granda insurekcio de kamparanoj en la limregiono de la nunaj provincoj Ŝandong kaj Henan. Huang Chao estis fame konata gvidanto de tiu insurekcio.

 

    Huang Chao estis naskita en Juankju-gubernio (la nuna Heze-gubernio de Ŝandong-provinco). Li lertis en rajdado kaj arkopafado, ŝatis librolegadon kaj ofte sin montris malcedema, sindonema kaj helpema.

 

    En la lastaj jaroj de Tang-dinastio ĉiam pli intensiĝis la kontraŭdiroj inter la kamparanoj kaj la reganta klaso. La reĝimo estis ekstreme putra pro senkapableco de la imperiestro, potenco monopoligita de eŭnukoj, batalado inter sektoj kaj diboĉado de la reĝa familio. La burokratoj, nobeloj kaj bienuloj grandnombre aneksis al si teron de kamparanoj kaj la reganta klaso senĉese ŝarĝis la kamparanojn per pezaj impostoj kaj servutoj, kio pelis la lastajn en bankroton kaj mizeron.

 

 

    En la jaro 873, okazis grava sekego en Guandong regiono (de la pasejo Tongguan, Ŝenhi-provinco en la okcidento ĝis la marbordo de Ŝandong-provinco en la oriento), la kamparanoj devis ŝtopi sian stomakon per herboj kaj arboŝeloj. Sed la lokaj registaroj ankoraŭ perforte devigis kamparanojn pagi imposton kaj renton, tiel ke ili dronis en senelirejo kaj kolektiĝis al ribelo. En la jaro 874, Vang Hianĝi kun kamparanaj amasoj sub sia gvido ribelis en Ĉangjuan-gubernio (en la nuna Henan-provinco) kaj sin nomis kiel "Ĉefgeneralo de Egaleco anstataŭ la Ĉielo". La nomo spegulis deziron de tiamaj kamparanoj por egale dividi la teron. En la sekvanta jaro, respondante lian alvokon, Huang Chao kolektis milojn da kamparanoj en sia hejmloko. Baldaŭ la du trupoj kuniĝis kaj grandiĝis en armitan forton kun dekmiloj da homoj.

 

    La regantoj teruriĝis de la insurekcio de kamparanoj kaj haste sendis armeon por subpremado. La insurekcia trupo batalis sagace kaj gajnis multajn venkojn en Henan, Hubej, Anhuj kaj aliaj, kaj ĝi rapide fariĝis armeo kun pli ol cent mil personoj. En la jaro 878 Vang Hianĝi mortis en batalo, liaj trupoj sin turnis al Huang Chao kaj subtenis lin kiel reĝon. Huang Chao fondis eraon Vangba kaj estis nomata kiel "Ĉefgeneralo kontraŭ Ĉielo". Li unuapaŝe formis regpotencon de kamparanoj per starigo de administracioj kaj decidis renversi la regadon de Tang-dinastio.

 

 

    En la jaro 878, por eviti decidan batalon kontraŭ la ĉefa forto de la imperiestra armeo kaj ŝtopi ĝian fonton de provizaĵoj, Huang Chao decidis movi sian forton al la regiono sude de Jangzi-rivero, malforte defendata de la registara armeo. Sagace aplikante strategion eviti fortan por ataki la malfortan, li afekte atakis Luojang — la orientan ĉefurbon de Tang-dinastio, kaj utiligante eraran prijuĝon de la malamiko, li subite gvidis sian armeon marŝi suden trans la Flavan Riveron kaj Jangzi, kaj tra Gianghi, Ĝegiang kaj Fugian, kaj fine prenis Kantonon, la gravan urbon en la sudo.

 

    Okupinte Kantonon, la insurekcia armeo faris ripozon kaj ordigon kaj samtempe preparis sian ekspedicion al Ĉang-an (la nuna Hi-an de Ŝenhi-provinco), la regcentro de Tang-dinastio. Ĝi ankoraŭ publikigis sian deklaron por kondamni la krimon de Tang-dinastio.

 

    En la jaro 879, Huang Chao kolektis siajn trupojn en Gujlin de Guanghi kaj gvidis ilin norden laŭ Hianggiang-rivero per miloj da lignaj flosoj mem faritaj. La insurekciaj trupoj akiris multan subtenon de la kamparanoj pro sia severa disciplino. Trapasinte Hunan, Hubej, sudan Anhuj, okcidentan Ĝegiang, Jangzi kaj la Fkavan Rieron, ili lanĉis sian atakon al Luojang, kaj la defendaj trupoj de Tang-dinastio kapitulacis unuj post aliaj. Tiam, la tuta armeo de Huang Chao jam nombris ĉ. 600,000 soldatojn. Poste ĝi militiris okcidenten kaj konkeris la pasejon Tongguan — la "pordon" de Ĉang-an, kaj la imperiestro de Tang-dinastio Hiĝong konsterniĝe fuĝis al Siĉuan.

 

    En la unua monato de la jaro 881, Huang Chao gvidis siajn trupojn triumfe iri en Ĉang-an. La loĝantoj bonvenigis ilin ambaŭflanke de stratoj. Huang Chao fariĝis imperiestro kaj alinomis sian regnon kiel Daki kaj sian eraon kiel Gintong. La insurekciaj trupoj malfermis konservejojn de la pasinta registaro, dividis grenon kaj riĉaĵojn al malriĉuloj, kaj subpremis la reakciajn registarajn oficistojn, kiuj intencis fari kontraŭstaron.

 

    Enirinte la ĉefurbon, Huang Chao ne daŭre persekutis la forfuĝantajn malamikojn, kio donis al la malgranda Tang-kortego kaj ĝiaj restaj fortoj en diversaj lokoj ŝancon por spiro kaj rekolektiĝo. La imperiestro Hiĝong unuflanke subaĉetis oficirojn de la insurekciaj trupoj per konspiraj rimedoj kaj, aliflanke, organizis armitajn fortojn de bienuloj en diversaj lokoj kaj faris komploton kun armitaj trupoj de Ŝatuo. Ili formis sieĝon al la regpotenco de kamparanoj. En la urbo Ĉang-an mankis greno al centoj da miloj da militistoj kaj krome grava generalo Ĝu Ven perfidis Huang Ĉaŭ, kio metis la insurekciajn trupojn en malfacilan situacion.

 

    En la kvina monato de la jaro 883, Huang Chao devigite retiris siajn trupojn el Ĉang-an al Henan. Post pluraj bataloj, konsumiĝis iliaj fortoj. En la sekva jaro (la jaro 884) la insurekciaj trupoj estis venkitaj de la trupoj de Tang-dinastio. Sub tia situacio Huang Chao kun mil soldatoj retiriĝis al Ŝandong, kaj fine li estis mortigita en Langhu-valo de la monto Tajŝan (en okcident-suda parto de la nuna Lajvu-gubernio de Ŝandong).

 

    La kamparana revolucio gvidata de Huang Chao finiĝis per malvenko, ĉar ĝi ĉiam kondukis movadan militon, ne starigis firman revolucian bazlokon kaj ne povis solvi la agraran problemon. Sed, dum dek jaroj, la insurekciaj trupoj peze batis la regadon de la feŭda bienula klaso en la vastaj regionoj de la basenoj de la Flava Rivero, kaj la riveroj Jangzi kaj Perlo. Tio rapidigis la disfalon de la feŭda Tang-dinastio kaj skribis brilan paĝon en la historio de kamparana revolucia milito de nia lando.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng