Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Birmaj murdintoj sur Mekongo estis letale injektitaj en Ĉinio
2013-03-01


Naw Kham 

 

    La 27an de februaro la mezgrada popola juĝejo de Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio, anoncis, ke post la sankcio de la plej supera popola juĝejo, Naw Kham kaj aliaj tri konviktitoj, kiuj provokis la murdon sur Mekongo, estos ekzekutitaj en Kunming en la 1-a de marto.

 

    Matene de la 5a de oktobro 2011 du ĉinaj komercaj ŝipoj Huaping kaj Yuxing-8 en la akvo de Mekongo ĉe la Ora Triangulo estis atakitaj de la kliko gvidita de Naw Kham, kaj ses ŝipanoj el Huaping kaj sep ŝipanoj el Yuxing-8 fariĝis viktimoj. Tio estas la murdo sur Mekongo.

 

    Naw Kham, indiĝeno de Birmo, estas la ĉefkonspiranto de la plej granda armita kliko de narkotaĵa kontrabando, kiu longtempe okupiĝis pri narkotaĵa komerco kaj murdo. Post la murdo sur Mekongo Naw Kham estis arestita en la 10a de majo 2012, kaj transdonita de Laoso al Ĉinio. En la 20a de septembro 2012 la mezgrada popola juĝejo de Kunming publike juĝis la kazon kaj faris la verdikton en la 6a de novembro, ke Naw Kham kaj aliaj ricevu mortpunon. En la 20a de decembro la plej supera popola juĝejo de Yunnan publike juĝis la kazon por la dua fojo. Pro kompleksa intrigo la juĝejo ne anoncis la konkludon en la tribuno. En la 26a de decembro la plej supera popola juĝejo de Yunnan verdiktis, ke ĝi reĵetas la apelacion kaj konfirmas la originan juĝon.

 

    Laŭ la Kodo de Kriminala Proceso kaj koncernaj leĝoj la mezgrada popola juĝejo de Kunming sub la superrigardo de la popola prokurorejo de Kunming ekzekutis la kvar konviktitojn per injektado en la 1-a de marto. Ilia korprestaĵoj kaj aliaj estis transdonitaj al iliaj familianoj aŭ iliaj konsulejoj en Kunming.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng