Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Brazila esperantisto ĉeestis en renkontiĝo de PEA
2013-03-04

 

 

    Brazila esperantisto Leandro Souza Moreira atingis Pekinon en la 22a de februaro, kaj restis en la urbo por kelkaj tagoj antaŭ sia ekvojaĝo al Xi'an por la ĉinlingva studo duonjara en Jiaotong-universitato de Xi'an. En la 24a li ĉeestis en monata renkontiĝo de Pekina Esperanto-Asocio (PEA) okazinta en la Va-nacia restoracio Aimeng-urbeto. S-ro Moreira venas de Fortaleza, Ceara, Brazilo. Lia profesio estas psikologio, tamen li havas intereson pri lingvoj, kaj li lernis la ĉinan lingvon en Pollando. En libera tempo li instruis la portugalan lingvon al ĉinoj en Fortaleza, kaj instruis la ĉinan lingvon al brazilaj universitatanoj.

 

    Li konigis al la ĉeestantoj Brazilon. Li diris, ke oni povas vidi homojn de ĉiukoloraj haŭtoj en Brazilo; plejmulte da homoj tie kredas je romkatolikismo, kaj oni povas trovi ankaŭ judojn, islamanojn ktp. Pli ol dek esperantistoj el Pekino kaj Wuhan plus Karlos, brazila raketo-fakulo, kiu partoprenas en kunlabora esplorado en Ĉinio, ĉeestis en la renkontiĝo. Tiutago estis la tradicia Lanterna Festo de Ĉinio, kaj PEA prezentis ludon diveni Esperanto-enigmon. Post la renkontiĝo la du braziloj kaj iuj pekinaj esperantistoj gustumis la specialaĵon de la restoracio -- yunnan-a riznudelo.

 

(el Zheng Bocheng)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng