Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La test-centro de la ĉina parol-lingvo stariĝis en Malajzio
2013-03-04


Sinjoro Wu Hengcan prezidas la inaŭguran ceremonion de la test-centro de la ĉina parol-lingvo.

 

    La 2-an de marto en Kuala-Lumpuro, la ĉefurbo de Malajzio, oficiale stariĝis la test-centro de la ĉina parol-lingvo kiel la unua organizo tiukampe en tiu ĉi lando. La centro anoncis en la inaŭgura ceremonio, ke samtempe komenciĝis la unua mallongperioda kurso de la ĉina parol-linva instruista trejnado en la jaro 2013.

 

    La test-centro estas kune organizita de la han-kultura centro de Malajzio, malajzia buroo de traduko kaj libro kaj la Eduka Komisiono de la Municipo Tianjin de Ĉinio.

 

    Wu Hengcan, prezidanto de la han-kultura centro de Malajzio, diris en la ceremonio, ke la stariĝo de la test-centro certe levos novan tajdon de la ĉinlingva lernado en Malajzio, tio donos pli da ŝancojn al la neĉindevenaj personoj por lerni la ĉinan lingvon.

 

    Ji Runcheng, direktoro de la Eduka Komisiono de la Municipo Tianjin de Ĉinio, diris, ke la eduka komisiono de la urbo Tianjin laŭeble kunlaboros kun la test-centro por la ĉinlingva disvastigo kaj koncerna testado. La komisiono jam donacis al la test-centro 20 komputil-aparatojn por la parol-lingva testado, liveris 3 porciojn da monpremion por elstaraj testitoj kaj por aliaj agadoj.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng