2013-03-05
 La tri ŝipoj de la eskorta ŝiparo de la Ĉina Mararmeo en la manovro |
De la 4-a ĝis la 8-a de marto okazas en Karaĉio, havenurbo de Pakistano, kaj marareoj apud ĝi la surmara komuna milit-manovro "paco-13", en kiu partoprenas kelkaj landoj. La tri ŝipoj de la eskorta ŝiparo de la Ĉina Mararmeo, kiuj veturas al Adena Golfo por plenumi la 14-an eskortan taskon, partoprenas en la manovro. Tio estas la unua fojo por la tri ŝipoj de Ĉinio partopreni en la seria komuna manovro "Paco".
La seria milit-manovro "Paco" estis lanĉita kaj organizita de la Pakistana Mararmeo en la jaro 2007 celante fortigi kunan ĝuon de informoj el diverslandaj mararmeoj, akceli reciprokan komprenon, komune trakti surmarajn minacojn kaj konservi surmarajn komunajn interesojn. La komuna milit-manovro okazas en ĉiu du-a jaro kaj ĝi okazis tri fojojn. La Ĉina Mararmeo partoprenis en la tri manovrojn.
La ĉi-foja milit-manovro konsistas el tri partoj: 17 programoj sur havenbordo, 18 programoj sur maro kaj speciala militado. Ŝipoj el 14 landoj partoprenis en la manovro.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|