Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Libroservo de UEA en 2012: "Poŝamiko" la plej furora
2013-03-06

    Same kiel en 2009 kaj 2011, la lingvo-ekzercilo Poŝamiko de B. Allée kaj K. Kováts estis la plej furora titolo en la Libroservo de UEA en 2012. Kun 326 ekzempleroj ĝi vendiĝis preskaŭ duoble tiom kiom la KER-ekzamena preparilo Esperanto de nivelo al nivelo (172 ekz.), kaj eĉ pli ol en 2011, kiam 230 ekz. sufiĉis por la unua loko. Tiu lasta fakto estas surpriza, ĉar oni atendus, ke en jaro, kiam la vendado ĝenerale malkreskis, eblus venki per pli modesta kvanto ol antaŭe. Tamen, ankaŭ la dua plej populara titolo vendiĝis pli ol Pasporta Servo en 2011 (160). Se ankaŭ pasintjare estus aperinta nova eldono de la adresaro de la gastiga servo de TEJO, ĝi certe situus pli alte. Tamen, kun 82 ekz. la eldono 2011 atingis bonan lokon, kio devus atentigi al TEJO, ke la papera eldono kaj la gastiga servo mem plu estas bezonataj.

 

    Lerniloj kaj vortaroj furoris pli ol beletraj kaj fakaj verkoj. Tio estas natura: same estus en kiu ajn lando, se oni statistikus la vendojn de libroj en iu fremda lingvo. La plej populara beletraĵo estis Kumeŭaŭa de T. Sekelj, kiun oni trovas en ambaŭ statistikoj. La reveno de tiu ĉarma libro al pinta loko, post multjara foresto, evidente okazis pro la datrevena jubileo de la aŭtoro. Eventoj kaj fenomenoj de la koncerna jaro ĉiam lasas spurojn en la libroserva furorlisto. Krom Kumeŭaŭa, ekzemploj en 2012 estis la indonezia ŝlosilo Kunci Esperanto kaj la vjetnama versio de la furora lernilo Esperanto per rekta metodo de S. Marček. La bona vendiĝo (kaj baldaŭa reeldono) de la unua indikas la elanon de nia movado en Indonezio, dum la dua ŝuldiĝas al la okazigo de UK en Hanojo.

 

    La vendoj malkreskis. En 2011 ili sumiĝis je € 100 160, sed pasintjare la sumo estis € 87 377 (-12,8%). Tion ĉefe kaŭzis la malpli granda UK, kie ĉiuj varoj estis vendataj senprofite kun ekstrema rabato. Krome, UEA mem apenaŭ eldonis novaĵojn kaj entute la nombro de novaj Esperanto-libroj estas malkreskanta. (Laŭ la statistiko de A. Korĵenkov en La Ondo de Esperanto, la rubriko "Laste aperis" de la revuo Esperanto menciis 153 novajn librojn en 2012, 172 en 2011 kaj 204 en 2010.)

 

    Vendoj entute

 

Ekz.

Titolo

Prezo (EUR)

326

Poŝamiko (B. Allée & K. Kováts)

5,10

172

Esperanto de nivelo al nivelo (Red. M. Kovács)

10,50

132

Pri homoj kaj verkoj (Red. M. Lipari k H. Tonkin)*

9,00

130

Baza Esperanta radikaro (W.F. Pilger)*

7,50

 92

Kunci Esperanto (indonezia ŝlosilo)*

1,20

 91

Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo (T. Sekelj)*

4,80

 90

Vojaĝo en Esperanto-lando (B. Kolker)*

18,00

 89

Asteriks kaj Kleopatra (Goscinny kaj Uderzo)

12,00

 82

Pasporta Servo 2011 (listo de gastigantoj)*

9,00

 70

Faktoj kaj fantazioj (M. Boulton)*

13,80

 65

Sed homoj kun homoj (Z.M. Sikosek)*

18,00/15,00

 63

Internacia Kongresa Universitato 2012 (Red. R. McCoy)*

15,00

 56

Esperanto bằng phương pháp trực tiếp (S. Marček)

7,50

 54

Beletra Almanako 13

9,90

 54

Bildvortaro (P. Desmet' kaj J. Horvath)

36,00

 47

Komputeko (Y. Nevelsteen)

6,60

 42

Discover Esperanto (E@I)

1,50

 41

Detala gramatiko de Esperanto (B. Wennergren)

12,00

 41

Beletra Almanako 14

9,90

 

 

    Unuekzempleraj vendoj

 

 

Ekz.

Titolo

Prezo (EUR)

48 

Beletra Almanako 13

9,90

40 

Bildvortaro (P. Desmet' k J. Horvath)

36,00

38 

Beletra Almanako 14

9,90

35 

Beletra Almanako 15

9,90

25 

Komputeko (Y. Nevelsteen)

6,60

25

Historio de UEA (Z. van Dijk)

12,30

23 

Pri homoj kaj verkoj (Red. M. Lipari k H. Tonkin)*

9,00

20

Star in a Night Sky (Red. P. Gubbins)

24,60

20 

Vojaĝo en Esperanto-lando (B. Kolker)*

18,00

19 

Detala gramatiko de Esperanto (B. Wennergren)

12,00

19 

Pasporta Servo 2011 (listo de gastigantoj)*

9,00

18 

Taglibro de malliberulo (H.M. Al-Amily)*

8,10

17

La refleksivo en Esperanto (A. Cherpillod)

1,50

17

Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo (T. Sekelj)*

4,80

16

Leksikaj vagadoj (A. Cherpillod)

6,00

16 

Sed nur fragmento (T. Steele)

25,80

16 

Antologio latina 4 (Kompilis k trad. G. Berveling)

21,30

16 

Poŝamiko (B. Allée & K. Kováts)

5,10

16 

Mia vivo kaj Esperanto (A. Cherpillod)

4,50

 

    * Eldonaĵo de UEA/TEJO

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng