Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Muzeo de Pajlotegmenta Kabano de Du Fu ricevis la bildan albumon "Antikvaj Poemoj de la Dia Lando" en la ĉina kaj ĉeĥa lingvoj
2013-03-06


Zdeněk (la 2-a de dekstre) donacas al la Muzeo de Pajlotegmenta Kabano de Du Fu la bildan albumon "Antikvaj Poemoj de la Dia Lando". 

 

    La 4-an de marto Zdeněk, nevo de la elstara ĉeĥa artisto kaj edukisto Zdeněk Scona, kaj aliaj personoj faris specialan vojaĝon al Ĉinio por donaci la bildan albumon "Antikvaj Poemoj de la Dia Lando" al la Muzeo de Pajlotegmenta Kabano de Du Fu (ĉina poeto en Tang-dinastio) en Chengdu, ĉefurbo de Sichuan-provinco de Ĉinio.

 

    La albumo kun preskvanto de 200 ekzempleroj enhavas 29 klasikajn ĉinajn poemojn en la ĉina kaj ĉeĥa lingvoj kaj ilustriaĵojn faritajn de Zdeněk Scona. Ĝi havas tre altan artan valoron.

 

    Zdeněk diris, ke lia onklo amas kaj studas ĉinan arton kaj amas precipe poemojn de Du Fu. Kiam li unuafoje vojaĝis al Ĉinio, li vizitis la Pajlotegmentan Kabanon de Du Fu, kiu donis al li profundan impreson kaj havigis al li inspiron pri arta verkado. "Antikvaj Poemoj de la Dia Lando" estas ĉinstila bilda albumo. Ĝi estas ŝatata de ĉeĥoj, ĉar ili konas Du Fu kaj donas atenton al la ĉina kulturo.

 

    Jia Lan, estrino de la Muzeo de Pajlotegmenta Kabano de Du Fu, dankas Zdeněk pro lia speciala vojaĝo al Ĉinio por donaci la bildan albumon al la muzeo en la nomo de lia onklo, kaj reciprokis al li "Kolekton de Poemoj kaj Bildoj de Du Fu" kaj "Elektitajn Poemojn de Du Fu". Ŝi esperas, ke la du flankoj faros profundan kunlaboron kaj vastan interŝanĝon en la kultura kaj arta kampoj por profundigi reciprokajn komprenon kaj interagon.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng