Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Esperantologia Konferenco en Rejkjaviko
2013-03-07

    Ankaŭ en la 98-a Universala Kongreso en Rejkjaviko okazos la tradicia Esperantologia Konferenco, organizata de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). Unuafoje enprogramita en la Varna UK en 1978, ĝi okazos jam en sia 36-a sesio en Rejkjaviko.

 

    La Esperantologiaj Konferencoj celas doni eblecon prezenti rezultojn de novaj esploroj kaj ebligi sperto-interŝanĝon kun aliaj esperantologoj. La prelegoj estos poste eldonitaj kiel aktoj.

Interesatoj por prelegi en Rejkjaviko sendu resumon de la proponata prelego, kun mallonga biografia informo pri si, ĝis la 30-a de aprilo al prof. Christer Kiselman (Poŝtkesto 480, SE-751 06 Uppsala, Svedio).

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng