Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Emerĝantaj ekonomioj estas pozitivaj energioj akcelantaj tutmondan regadon
2013-03-07

de ZHANG WEI

 


Song Tao (la dua de dekstre) en la kunveno 

 

    En la 2a de februaro Song Tao, ĉina vicministro pri eksteraj aferoj, diris en la Munkena Konferenco pri Sekureco, ke emerĝantaj ekonomioj pligrandigas la mondan torton; ili estas "pozitivaj energioj" por paco, stabileco kaj disvolviĝo de la mondo, kaj akcelas la tutmondan regadon.

 

    Song rimarkigis, ke unu el la elstaraj fenomenoj en la nuna mondo estas, ke Ĉinio, Hindio, Brazilo, Sud-Afriko, Indonezio kaj aliaj evoluantaj landoj rapide disvolviĝas; samtempe tamen evoluintaj landoj havas plu ĝeneralajn avantaĝojn; tio estas tre malofta en la lastaj kelkaj jarcentoj de la homara historio. Laŭ statistikoj en la pasintaj kvin jaroj emerĝantaj ekonomioj faris pli ol 50% da kontribuo al la kreskado de la tutmonda ekonomio. Pro la rapida disvolviĝo de emerĝantaj ekonomioj estas unua fojo en la homara historio, ke ĉirkaŭ tri miliardoj da homoj ekvivas bonan vivon, kaj tio estas bona informo por la mondo.

 

    Emerĝantaj ekonomioj ne estas "senpaga veturanto en alies aŭto". Male ili faras gravajn kontribuojn por realigi tutmondan disvolviĝon, solvi fokusajn problemojn ktp. La nombro de UN-packonservantoj el la kvin emerĝantaj ekonomioj de Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio, Suda Afriko estas kvinoble pli granda ol tiuj el sep ĉefaj okcidentaj landoj. Emerĝantaj ekonomioj ankaŭ alvokas reformadojn de la internacia ekonomia kaj financa ordo kaj pliigon de reprezentanteco kaj parol-rajto de membroj de evoluantaj landoj por pli bone reflekti la internacian realon.

 

    Song diris, ke emerĝantaj ekonomioj disvolviĝas en la kadro de la nuna internacia reĝimo; ili kune kun evoluintaj landoj restas en la sama ŝipo; teni la ŝipon en daŭra stabila veturado estas la komuna intereso de ĉiuj landoj. Emerĝantaj ekonomioj kaj evoluintaj landoj devas esti inkluzivemaj kaj lerni unu de alia. Ankoraŭ restas granda diferenco inter evoluintaj landoj kaj emerĝantaj ekonomioj, tial emerĝantaj ekonomioj devas porti la respondecon "komunan tamen distingan". Estas maljuste postuli de emerĝantaj ekonomioj saman internacian respondecon kiel tiun de evoluintaj landoj. Tio estas kvazaŭ postuli de pasaĝero, kiu ĉe la stacidomo de Frankfurto envagoniĝis en trajnon veturantan de Londono al Munkeno, pagi la koston de la tuta itinero. Emerĝantaj ekonomioj, cetere, ne havas tian pagkapablon.

 


Kunvenejo
 

 

    La nuna mondo estas rapide tutmondiĝanta. Interesoj de ĉiuj landoj kunfandiĝas kaj dependas unu de alia. Oni ne devas rigardi la mondon laŭ malnovaj vidpunktoj, ke ĝi estas nigra aŭ blanka, aŭ ke la sumo de gajnoj kaj perdoj estas nulo. Estas plej ŝlosile, ke oni bone faru sian propran aferon, por adaptiĝi al la monda ŝanĝiĝo. Emerĝantaj ekonomioj inkluzive de Ĉinio vivtenas ĉirkaŭ duonon de la monda loĝantaro. Ili ne malhelpas la mondon, tamen alportas al ĝi gigantan merkaton kaj disvolvan movforton, kio estas la plej granda kontribuo al la homaro.

 

    Parolante pri la estonta direkto de Ĉinio, Song diris, ke Ĉinio restos plu sendependa kaj kunlaborema. Ĝi bezonas la mondon, kaj la mondo bezonas ĝin. Ĝi daŭre akcelos komunan disvolviĝon de ĉiuj landoj dum sia propra disvolviĝo, kaj prenos sur sin internacian respondecon konforman al siaj pozicio kaj kapablo.

 

    Ĉinio sekvos plu la vojon de paco kaj disvolviĝo. Paco kaj disvolviĝo konformas al la monda tendenco kaj ankaŭ estas interna postulo de la ĉina disvolviĝo. Ĉinio kaj la mondo ne povas glate disvolviĝi sen paco nek povas havi longdaŭran pacon sen disvolviĝo. Ĉinio elkore esperas, ke ĉiuj partoj kune fortigos la tutmondan regadon, kaj kune klopodos por fari la mondon harmonia kun longdaŭra paco kaj komuna prospero.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng