Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina "korŝanĝita" homo en longtempa postvivado laŭ la internacia koncepto
2013-03-08


Li Qingren (la dua de dekstre) kaj liaj familianoj en la celebrado

 

    La unua "korŝanĝita" homo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en la nordokcidenta parto de Ĉinio senprobleme postvivis 10 jarojn post sia kortransplantigo, tio signifas, ke li jam eniĝis en la longtempan postvivan periodon laŭ la internacia kardiologia koncepto. Lia superviva sukceso estas samtempe la sukceso de la organtransplanta rondo de la regiono Xinjiang. Kaj en la 6-a jaro post la grava kirurgio, Li Qingren havis sian filon, tio ĝojigis multajn medicinistojn.

 

    Marte de 2003, Li Qingren preskaŭ mortis pro sia kardiopatio kaj akceptis kortransplantan operacion kune farita de fakuloj de Xinjiang kaj tiuj el Ŝanhajo. Fine sukcesis la duhora kirurgia operacio, la unua kortransplanta operacio en Xinjiang.

 

    La 4-a de marto estas la naskotago de 49-jara Li Qingren. Posttagmeze de tiu tago, la medicinistoj de la Popola Hospitalo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono okazigis specialan "10-jaran" celebradon por la festita persono, kaj Li Qingren, kun sana aspekto kaj optimisma memfido, diris: "Mi volas travivi ankoraŭ 50 jarojn!"

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng