2013-03-08
 Raportistoj en intervjuo al la diskutado far la Chongqing-aj reprezentantoj de TPK |
La 6-an de marto en la 1-a sesio de la 12-a TPK okazis kunsidoj de grupoj el diversaj provincoj de Ĉinio por diskuti pri la registara laborraporto. Estis publikigita ĉiu kunsido al la raportistoj ĉinaj kaj alilandaj. Reprezentantoj de TPK unue diskutis pri la raporto kaj poste respondis demandojn el la raportistoj, kiuj demandis pri diversaj problemoj en disvolviĝo de Ĉinio, inkluzive de la monera politiko, la ekonomia zono kaj de la reformo de la sana sistemo.
Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong
|