Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Esperanto altiras pli da universitatanoj
2013-03-08

    Laŭ aranĝo de la Scienc-Teknika Universitato de Interna Mongolio en la fino de la lasta semestro, ĉisemestre iros du E-fakultativaj kursoj kun 32 lernohoroj kaj du studpoentoj ekde la 11a de marto ĝis la 9a de majo. En kurso A lernos 130 gestudentoj kaj en kurso B 140 gestudentoj. Tamen pli multaj gestudentoj interesiĝas pri Esperanto kaj postulas, ke la universitato donu pli da kursoj por plenumi ilian deziron. Pro tio la universitato decidis aldoni du E-fakultativajn kursojn ekde la 13a de majo ĝis la 4a de julio. En tiu periodo lernos 140 gestudentoj en kurso C kaj 130 gestudentoj en kurso Ĉ. Tiel sume 540 gestudentoj lernos nian lingvon en la kuranta semestro. La kursoj estos gviditaj de gesinjoroj LIU Baoguo, MA Jianming kaj CHEN Ping.

 

    La memvola E-kurso, kiu komenciĝis en la lasta semestro en la universitato, daŭre iras en tiu ĉi semestro. Membroj de la universitata E-asocio entuziasme lernas Esperanton kaj sinjoro LIU Baoguo gvidas ĝin plu.

 

(el Liu Baoguo)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng