Testo kaj fotoj de Sun Mingxiao el Shandong, Ĉinio
 Esploro de konstruado de la Internacia E-Muzeo |
|
 Komuna foto en la Zaozhuang-a Universitato |
|
 Kunsido por la konstruo de la Internacia E-Muzeo |
|
 Komuna foto en la urbodomo de la Zaozhuang-a Registaro |
|
 Interparolo de s-ino Chen Shi kaj Zhang Baomin |
En la 6-a de marto s-ino Chen Shi, la direktoro kaj ĉefredaktoro de El Popola Ĉinio kaj vicprezidanto de la Ĉina E-Ligo (ĈEL), s-ro Wang Ruixiang, la asistanta ĝenerala sekretario de la Ĉina E-Ligo, kune kun s-ino Xiang Ruihua, vicestro de la Ĉina Internacia Amikeca Muzeo, s-ro Yu Haiguang, profesoro pri muzeo de la Shandong-a Universitato, faris viziton al la Zaozhuang-a Universitato por esplori la konstruon de la Internacia E-Muzeo en la universitato.
S-ron Ragnar Baldursson, la ministro-konsilanto de la Ambasadorejo de Islando en Ĉinio, kaj lian edzinon akompanis s-ro Sasaki Teruhiro el Japanio, prezidanto de la Komisiono pri Azia E-Movado de la Universala E-Asocio, dum la esploro pri la muzeo.
Post la vizito al la Zaozhuang-a Universitato, ili faris viziton ankaŭ al la Zaozhuang-a Registaro. S-ro Zhang Baomin, la estrarano pri informo de la registaro akceptis la gastojn, kaj prezentis al ili la situacion de la urbo Zaozhuang kaj la E-Movadon en la loko. Li esprimis, ke la urbo daŭre subtenos disvastigon de Esperanto.
Redaktoro: Wang Lihua