Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
7.5% - la celo de kresko de la totala enlanda produkto-valoro de Ĉinio en 2013
2013-03-11


Wen Jiabao faras laborraporton de la registaro. 

 

    La 5-an de marto la ĉina ĉefministro Wen Jiabao montris en la laborraporto de la registaro la ĉefajn antaŭvidajn celojn de la socia kaj ekonomia disvolvo de Ĉinio en 2013.

 

    Wen Jiabao anoncis, ke la totala enlanda produkto-valoro de Ĉinio en 2013 kreskos je ĉ. 7.5%; la altiĝa indico de konsuma prezo de loĝantoj estos ĉ. 3.5%; novaj laborpostenoj estos liveritaj al pli ol 9 milionoj da homoj; registrita senlaboreco nesuperos 4.6%; la enspezoj de loĝantoj en la urboj kaj la kamparo pliiĝos sampaŝe kun tiu de ekonomio, kaj la multiĝo de labor-pago tenos sampaŝon kun altiĝo de laborproduktiveco; la stato de internacia enspezo kaj elspezo daŭre pliboniĝos.

 

    Wen Jiabao klarigis pri la ekonomi-disvolva celo, ke oni determinis 7.5% kiel la antaŭvidan celon de ekonomia kresko, sur la bazo de du konsideroj: unuflanke, ni devas kapti la ŝancon por antaŭenigi la ekonomian disvolvadon; aliflanke, ni devas, laŭ la koncepto pri scienca disvolvado, konduki ĉefajn laborojn por rapidigo de transformiĝo de ekonomia disvolva maniero kaj kunordiĝo de ekonomia strukturo kaj por altigo de la kvalito kaj efiko de ekonomia kresko kaj antaŭenpuŝo de la daŭrigebla kaj sana disvolviĝo de la ĉina ekonomio.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng