2013-03-11
Unu el la plej spektaklaj festoj de la jaro estas la tradicia karnavala procesio en Pöhlde (urboparto de Herzberg, Germanio), organizita de la loka Karnavala Klubo. Ankaŭ en la jaro 2012 okazis prezentado de koloraj kostumoj, marŝo tra la vilaĝo muzikante, dancante, festante, allogante la publikon per bele dekoraciitaj ĉaroj, interesaj scenoj. Ankaŭ ĉi-jare ĉeestis Esperanto-klubanoj de Interkultura Centro Herzberg por raporti pri interesaĵoj en la albumo de la retejo esperanto-urbo (http://esperanto-urbo.de/gallery.php?gallery_id=71296719).
(el esperanto-urbo)
Redaktoro: Xie Ruifeng
|