Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Plia esperanto-klubo en Budapeŝto
2013-03-12

    Inaŭguriĝis nova esperanto-klubo en Budapeŝto, Hungario, fondita en la 23-a distrikto (Ujbuda) danke al la iniciato de s-ino Júlia Timár kaj ŝiaj gekursanoj en la Komuna Domo de Albertfalva.

 

    Kulturan programon kontribuis tri geartistoj: Perlo Miela, László Garamvölgyi kaj Anjo Amika. Krom kantoj el la repertuaro de la kadeso "Harmoni' ", ili prezentis du instrumentajn melodiojn: Turka Marŝo kaj Tiko-tiko. Perlo ludis la melodiojn per metalofono, gitarakompanis László. Ili havis grandan sukceson.

 

    Al la duopo aldoniĝis Anjo Amika kun kvar kantoj: "Mi volas danki vin" de Georgo Handzlik; "Kvankam ni virinas" de Suzana, gitarludis László; "La Esperanto-knabino" de Nikolin' (Anjo mem gitarludis); kaj ario por du voĉoj de Gioacchino Rossini: "Kato duopo", interpretita de Perlo kaj Anjo. Ankaŭ tiu ĉi programero havis grandan sukceson.

 

    Júlia dankis pro la kultura programo kaj invitis viziti la klubon ĉiun unuan ĵaudon de la monato. La geartistoj gratulis la iniciantinton por fondi la klubon, al kiu ili deziris multe da sukceso. Du el la tri artistoj havas la esperantan civitanecon, nome Perlo Miela kaj Anjo Amika.

 

    Ĉeestis interalie du estraranoj de Hungaria Esperanto-Asocio.

 

(el ESPERANTA CIVITO)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng