2013-03-12
 Fang Li kaj Gao Lijuan en tibetnacia kostumo |
Okaze de la Internacia Virina Tago en la 8-a de marto, Fang Li, ĝenerala konsulo de Ĉinio en Toronto de Kanado, kaj lia edzino Gao Lijuan aranĝis en Toronto kostumo-prezenton, kiun ĉeestis pli ol 600 gravaj personoj de la socio.
La kostumo-prezento konsistas el prezentado de manĉurinaj roboj, tiu de vesperaj vestoj kaj tiu de konstumoj de la ĉina nacio. Faris prezentadon la laborantoj de la ĝenerala konsulejo de Ĉinio en Toronto inkluzive de la geedzoj Fang Li kaj Gao Lijuan kaj sinjoro Guo, gardisto de la enirejo de la konsulejo. Faris prezentadon ankaŭ gravaj personoj de la socio.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|