Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Zhong Nanshan: ŝtatoficistoj devas malpliigi medipoluadon
2013-03-13


S-ro Zhong Nanshan akceptas intervjuon. 

 

    S-ro Zhong Nanshan, membro de TPK, kuracisto pri spira malsano kaj akademiano de la Ĉina Akademio de Sciencoj, esprimis pri aerpoluado, ke la bruma vetero povas kaŭzi malsanon al la spira sistemo, cerba nervo kaj kardiovaskula sistemo, kaj precipe -- kanceron al la pulmoj.

 

    Ŝtatoficistoj devas esti taksitaj per siaj sukcesoj en malpliigo de medipoluado

 

    Laŭ s-ro Zhong, li kun kuracistoj en la Xuanwu-a Hospitalo de Pekino faras studon pri PM 2.5 kaj jam havis preparan konkludon, ke PM 2.5 ne nur malbonigas la spiran sistemon, sed ankaŭ kaŭzas malbonon al la nerva sistemo kaj al la kardiovaskula sistemo. Ĝi kaŭzas tumoron, precipe kanceron al la pulmoj, kaj minacas gravedan virinon, por ke ili nasku infanon antaŭtempe.

 

    Oni jam diskutis pri la bruma vetero dum kelkaj jaroj, sed nun ĝi fariĝas serioza. El la malneta enlanda produkto (MEP) kaj la sano de la popolanoj, kiu estas pli grava? Pri tio s-ro Zhong sugestis, ke la ŝtatoficistoj estas taksitaj per siaj sukcesoj en malpliigo de medipoluado.

 

    Neeble okazos SARS en granda rango

 

    Antaŭ 10 jaroj okazis en Ĉinio SARS, kiun kontraŭis s-ro Zhong Nanshan. Oni koncernas, ĉu SARS alifoje venos, ĉu multaj popolanoj mortos?

 

    "Ne," diris s-ro Zhong, "Ĉar Ĉinio progresis en traktado de publikaj urĝaj eventoj. Se la viruso estas bridita en la frua periodo, ĝi ne povas disvastiĝi en granda skalo." Li diris ankaŭ, ke oni devas fortigi la respondan kapablon por trakti urĝajn eventualajn aferojn en la malgrandaj urboj kaj en la kamparo.

 

    S-ro Zhong konsentis pri la nova reformo de la ŝtataj organoj. Li diris: "Nuntempe multe okazas problemoj pri manĝaĵa sekureco, ekzemple malbona oleo por kuiro kaj venena lakto. Tio reflektas malbonan superrigardon de la registaro. La nova reformado de la ŝtataj organoj estas utila por la administrado pri la manĝaĵa sekureco."

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng