Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio faris seriozan trakton kun Japanio pro ĝia aranĝo pri Taiwan
2013-03-13


Hua Chunying en la gazetara konferenco 

 

    La 11-an de marto en la regula gazetara konferenco de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio iu raportisto demandis, ke la japana registaro invitis reprezentantojn el aliaj landoj kaj regionoj ĉeesti la funebran ceremonion de la 2-jara datreveno de la granda tertremo en la 11-a de marto 2011 kaj aranĝis la Taibei-an Oficejon de Ekonomio kaj Kulturo en Japanio prezenti florojn en la ceremonio. Laŭ konigo, Ĉinio esprimis al la rilata flanko de Japanio sian malkontenton pri tio. Kian komenton Ĉinio havas pri tio?

 

    Hua Chunying, proparolantino de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, respondis, ke post okazo de la tertremo en Japanio la 11-an de marto 2011, la ĉinaj registaro kaj popolo esprimis al la japana popolo siajn konsolon kaj subtenon. Ankaŭ la ĉina provinco Taiwan liveris helpon al la japana popolo. En la ĉi-jara funebra ceremonio Japanio agranĝis la ĉeestantojn el Taiwan esti kune kun reprezentantoj el diplomatiaj misioj kaj internaciaj organioj. Tio malobservis la rilatajn principojn kaj la spiriton de la Komuna Deklaro de Ĉinio kaj Japanio kaj la promeson de Japanio pri la problemo de Taiwan. Ĉinio esprimis al Japanio sian firman oponon kontraŭ tio. Ĉinio jam faris seriozan trakton kun Japanio kaj esprimis al ĝi fortajn malkontenton kaj proteston.

 

    Hua Chunying reasertis, ke Ĉinio firme oponas kontraŭ tio, ke ĉiu ajn lando faras la komploton pri "du Ĉinioj" kaj "unu Ĉinio kaj unu Taiwan" per ĉiu ajn maniero. La komploto absolute neeblas havi rezulton. Ĉinio urĝas Japanion korekti sian eraron kaj observi sian promeson.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng