Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Paŝoj en la liberan spacon
2013-03-13

Irina Gonĉarova (kunordiganto de MASI)

 

 

 

    Moskvo furoras antikafejoj. Antaŭ du jaroj neniu aŭdis tiun strangan vorton, sed hodiaŭ ĝi iĝis ĉiutagaĵo. La ĝusta nomo por la nova fenomeno dume ne estas difinita. Domo, klubo, antikafejo, nekafejo, la tria loko aŭ alie, sed la esenco estas la sama, ĝi esprimiĝas per la vortoj libera spaco. Kio do ĝi estas?

 

    Ĝi estas ejo, kie la vizitanto pagas ne la servojn kaj konsumitaĵojn, sed nur la tempon pasigitan ĉi tie. La kutimaj prezoj estas: 2 rubloj kontraŭ 1 minuto dum la unua horo, dum ĉiu sekva horo: 1 rublo kontraŭ 1 minuto. Ekzemple, du horoj en la libera spaco kostas 180 rublojn. Komparu: unu taso da kafo en la najbara kafejo kostas de 140 ĝis 230 rublojn! En la libera spaco oni povas senlime trinkadi diversspecajn teojn, ricevi kafojn el kafmaŝino, regali vin per bakaĵoj, bombonoj kaj aliaj dolĉaĵoj el surtabligitaj ujoj, varmigi kunportitajn nutraĵojn en mikroonda fornelo kaj manĝi ilin. Sed plej gravas, ke oni trafas hejmecan, senalkoholan, amikan etoson, kiun elektis por si homoj kun la samaj preferoj. La ĉefaj vizitantoj estas gejunuloj, studentoj, junaj specialistoj, kiuj venas por babili, diskuti siajn projektojn, viziti prelegojn, rakonti ion al la interesatoj, ĝui kune iun manlaboradon – resume, tio similas al bone organizita junulara Esperanta renkontiĝo…

 

    La masianoj (membroj de la Moskva Esperanto-Asocio, MASI) komencis penetri en la liberajn spacojn la pasintjaran printempon, kiam ni prepariĝis al la KER-ekzameno; poste ni okazigis en la antikafejo Papilio nian paroligan renkontiĝon. Septembre Irina Gonĉarova kaj Julia Samsonova faris plurmedian prezentadon omaĝe al la 125-jariĝo de Esperanto en la libera spaco Ĉitalkafe kun ĉeesto de ĉirkaŭ 30 gastoj, kaj novembre Nikolao Nikulin unuafoje rakontis pri Esperanto en la Domo sub la arbo.

 

    Januare de la nuna jaro en la plej fama antikafejo Ciferplato ĉe Pokrovka okazis prelego pri Esperanto de Georgij Kokolija, kaj en februaro – prelego de Nikolao Nikulin pri multlingvismo kun pluraj rekomendoj studi Esperanton. Sekvis konversaciaj rondoj pri Esperanto en la antikafejo Wooden Door (kies specialaĵo estas fremdlingva parolado), en Verda Pordo kaj en la Domo sub la Arbo. Pri la lasta indas diri aparte, ĉar Nikolao Nikulin sukcesis aranĝi tie la Liberan Esperanto-Bibliotekon, kaj ĉar ĝuste tie la masianoj okazigos siajn regulajn komunajn kunvenojn.

 

    Esperanto estas jam vaste konata ankaŭ en la liberaj spacoj de la apudmoskvaj urboj. Rezulte de la renkontiĝo en la antikafejo Sengravito (Odincovo) la 12an de februaro tie startis la baza Esperanto-kurso, kaj en marto en la nekafejo Londono (Ĵukovskij) okazos baza semajnfina Esperanto-kurso, nun entuziasme reklamata de la urbaj masianoj – konstantaj vizitantoj de la ejo.

 

    La liberaj spacoj malkovras al ni novajn eblecojn, nome, la komfortajn gemutajn ejojn por kunvenoj kaj publikaj elpaŝoj, la jam kolektitan konvenan aŭskultantaron, la vastan senpagan reklamon en la reto – kaj plenan malfermitecon por niaj proponoj kaj projektoj. Indas danki la inventintojn, aktive kun ili kunlabori kaj krei pliajn aktivadojn en la bonŝance aperintaj cirkonstancoj. Niaj unuaj paŝoj por penetri la liberajn spacojn estas bona komenco.

 

(el La Balta Ondo)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng