Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio malkonfirmis kolizion de satelitpeco kun rusa satelito
2013-03-14


Hua Chunying 

 

    La 12an de marto en la regula gazetara konferenco de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio ĵurnalisto demandis, ke usona mediato raportis, ke unu rusa esploro-satelito koliziis kun kosma rubo, kiu probable estas satelitrubo lasita en la spaciala testo de Ĉinio en la jaro 2007 laŭ konjekto de usona fakulo; kaj kian komenton havas Ĉinio pri tio?

 

    S-ino Hua Chunying, proparolanto de la Ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, respondis, ke Ĉinio rimarkis koncernajn raportojn, tamen la raportoj ne estas fakaj nek respondecaj.

 

    Hua akcentis, ke kosmaj ruboj estas historia problemo de la homaro pro spacialaj vojaĝoj; la internacia komunumo jam venis al la konkludo, kiu "kontribuas" plej multe al spacialaj pecoj; Ĉinio konstante subtenas internaciajn agadojn redukti kosmajn rubojn kaj jam prenis serion da rimedoj; Ĉinio volas klopodi kun ĉiuj flankoj plu por redukti kosmajn rubojn.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng