2013-03-14
 TPK-reprezentantoj aŭskultas la laborraporton de la registaro. |
La 5-an de marto, en la 1-a Sesio de la 12-a TPK, la ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris, ke la pasintaj 5 jaroj estas eksterordinaraj en la evoluado de Ĉinio.
Wen Jiabao faris resumon pri la jenaj laboroj: Ĉinio efike traktis la internacian financan krizon kaj pliigis la stabilan kaj rapidan disvolviĝon de ekonomio; rapidigis ordigon de la ekonomia strukturo kaj altigis kvaliton kaj efikon de la ekonomia disvolvo; solide plenumis la laborojn rilatajn al la ĉinaj kamparanoj, kamparo kaj agrikulturo kaj firmigis la bazan pozicion de agrikulturo; insiste metis la popolajn interesojn en la unua loko kaj plenforte garantiis kaj plibonigis la popolan vivon; profundigis la reformadon en gravaj kampoj kaj plifortigis la internan forton de la ekonomia kaj socia disvolvado; firme disvastigis la pordmalfermon kaj ĉiuflanke altigis la nivelon de malferma ekonomio; reale pliigis la memkonstruadon de la registaro kaj pluapaŝe profundigis la reformadon de administra strukturo.
La jenaj statistikoj montris la 5-jarajn atingojn:
1 La ekonomio averaĝe kreskis je 9.3%.
2 La importado kaj eksportado kreskis je 12.2%.
3 790 milionoj da homoj partoprenis en maljuneca asekuro.
4 Urbaj laborpostenoj estis liveritaj al 58.7 milionoj da homoj.
5 La totala enlanda produkt-valoro atingis 51900 miliardojn da juanoj.
6 Investita sumo por scienc-teknikaj aferoj estas 872.9 miliardoj da juanoj.
7 Eksterlanda investita kapitalo atingis 552.8 miliardojn da usonaj dolaroj.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng
|