Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Agadu de la ĉiutaga vivo por konstrui "belan Ĉinion"
2013-03-14

de YU LINTAO

 


He Wei, membro de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj direktoro de Medicina Kolegio Heshi en Liaoning-provinco  

 

    La 4-an de marto He Wei, membro de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj tiu de la Ĉina Kamparana-Laborista Demokratia Partio, direktoro de Medicina Kolegio Heshi en Liaoning-provinco, diris: "La tuta socio devas realigi ekologiigon de ideoj pri la valoroj de la homa vivo por konstrui 'belan Ĉinion' kaj akceli konstruadon de ekologia civilizacio."

 

    Li diris, ke li havas tri proponojn: nome konstruado de "bela Ĉinio", akcelado de ekologia protektado inkluzive de tiu de kampara mediprotektado, akcelado de la konstruado de ekologia civilizacio kaj rapidigo de la rubaĵ-klasifikado en urboj.

 

    He opiniis, ke survoje al "bela Ĉinio" ankoraŭ estas multaj malfacilaĵoj, kvankam Ĉinio jam multe progresis en la fortigo de la konstruado de ekologia civilizacio. Li do proponis ke unue realiĝu la ekologiigado de ideoj pri la valoroj de la socia vivo, kaj la antropocentra valorkoncepto transformiĝu al ekologia tutisma valorkoncepto per edukado kaj propaganto, por ke la daŭripova disvolviĝo profunde enradikiĝu en la koron de homoj.

 

    Li emfazis, ke kun la konstanta disvolviĝo de ekonomio la homaro deziras akiri ankaŭ spiritan kontentiĝon krom la materia riĉeco. Pro tio, ekzemple, multiĝis homoj, kiuj ŝatas turismi. Por evoluigi al si grandan turisman merkaton multaj lokoj klopodas ekspluati sian turisman riĉfonton. Ekscitite de la profito de turisma industrio, turismejoj havigas al si anstataŭigeblajn enspezon kaj indicojn de ekonomia disvolviĝo je la kosto de la neanstataŭigebla ekologia medio. Turimaj instalaĵoj okupas tro grandan parton de tero, kaj tro da vojaĝantoj alportas al tiuj turismejoj tro multe da rubaĵoj… La turismo super la eltenkapablo de la medio donas fatalan damaĝon al multaj ekologiaj sistemoj. Lokaj registaroj devas ellabori rilatajn politikojn kaj metodojn por plibonigi la turisman disvolvan kaj eksplutatan manieron.

 

    He aparte emfazis la gravecon de la rubklasifikado. Li diris, ke nuntempe en ĉinaj urboj la pokapa kvanto de vivrubaĵoj atingis 440 kilogramojn jare, kaj tiu de la tuta lando estas 400 milionoj da tunoj. Tiurilate Ĉinio okupas la unuan lokon de la mondo. Krome ĉiujare la vivrubaĵoj kreskas je 8%-10%. La stokkvanto atingis 6 miliardojn da tunoj kaj okupas terpecon de 500 milionoj da kvadrataj metroj, kaj pli ol 200 urboj havas problemojn pri la rubtraktado. Nuntempe nur Ŝanhajo, Pekino, Nankino, Xiamen kaj aliaj kvar urboj praktikas rubklasifikadon sed nur eksperimente. Ĉiuj aliaj urboj ankoraŭ simple kolektas rubaĵojn senorde miksitajn, sendube pli grandigante malfacilaĵojn de la rubtraktado.

 

    He Wei proponis pligrandigi la diskonigadon de la rubaĵ-klasifikado inter la loĝantoj, prilabori rilatajn leĝojn kaj sistemojn tiuflankajn. Kaj li ankaŭ proponis paŝon post paŝo apliki politikon pri pagado por rubaĵ-kolektado. Krome li ankaŭ proponis, ke la ŝtato inkluzivigu la utiligadon de rubaĵoj en programojn por sociaj publikaj interesoj, kaj donu al tiuj programoj favorajn politikojn en teruzado, imposto, prezo kaj aliaj flankoj.

 

Redaktoro: Zhao Xi k Chen Ji

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng