Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Wen Jiabao: firmigo de evolua bazo de agrikulturo kaj kamparo de Ĉinio
2013-03-14


TPK-reprezentantoj de naciminoritatoj aŭskultas la laborraporton de la registaro. 

 

    La 5-an de marto, en la 1-a Sesio de la 12-a TPK, la ĉina ĉefministro Wen Jiabao proponis firmigi la evoluan bazon de agrikulturo kaj kamparo kaj antaŭenpuŝi la unuiĝon de la urba kaj kampara disvolviĝo.

 

    Wen Jiabao diris, ke la lastaj kelkaj laroj estis la periodo en kiu la ĉina agrikulturo plej rapide disvolviĝis, la aspektoj de la ĉina kamparo plej forte ŝanĝiĝis kaj la ĉinaj kamparanoj plej multe profitis. Nun, la disvolviĝo de la agrikulturo kaj kamparo estas en nova periodo, en kiu altiĝas sinteza kosto de agrikultura produktado, akriĝas strukturaj problemoj inter vendado kaj aĉetado de agrikulturaj produktaĵoj, profunde ŝanĝiĝas socia strukturo de la kamparo kaj rapide kunfandiĝas la disvolviĝo de urboj kaj kamparo. La ĉefaj malfacilaj punktoj por ĉiuflanka konstruado de bonhava socio de Ĉinio restas ankoraŭ en la kamparo.

 

    Unue, ni devas persiste preni solvon de la problemoj de agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj kiel la plej gravajn el niaj laboroj, daŭre multigi la investon al la menciitaj flankoj kaj pliigi la konstruadon de bazaj instalaĵoj kaj publik-servaj sistemoj de la kamparo.

 

    Due, urbanizado estas la historia tasko de la moderniga konstruado de Ĉinio, kiu tamen devas observi sian objektivan leĝon, ke ĝi havu sanan kaj stabilan disvolvon.

 

    Trie, ni devas rapidigi la reformadon de la registrita loĝanteco, socia administra sistemo kaj aliaj rilataj leĝoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng