2013-03-14 La unua internacia karnavala balo havis furoran sukceson en la Esperanto-hotelo Zum Pass. La belaj kostumoj, la bonega bufedo, la etoskrea dekoracio, la danciga muziko kaj la idealaj kondiĉoj por komuna dancado certe fariĝos la plej memorindaj scenoj por la partoprenantoj. La eta vilaĝo Sieber, montara urboparto de Herzberg am Harz, Germanio, ekvigliĝis, la hotelo-restoracio restis laŭta ĝis post meznokto. Estas ankoraŭ sekva amuza vespero karnavala kun bonegaj ofertoj de la renovigita hotelo posedata de Esperanto-familio. Esperantistoj povas rigardi la buntajn scenojn en la fotoalbumo kaj spekti la filmeton en la retejon de Esperanto-urbo.
(el Esperanto-urbo)
Redaktoro: Xie Ruifeng |