Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Interesaj filmoj: Pasporta servo kaj aliaj mallongaj filmoj
2013-03-15

 
    La mallonga filmo Pasporta servo de Oleg Zabolotnyi, Ukrainio, konkure gajnis en konkurso organizita de Germana Esperanto-Asocio okaze de 125 jaroj de naskiĝo de Esperanto.

 

    Ĉefa kondiĉo por partopreno en la konkurso estis tio, ke la filmo devis esti mallonga filmo kun maksimuma daŭro 5 minutoj. Krei filmon eblis per profesia kamerao, sed ankaŭ per simpla poŝtelefono, sed la filmoj povis esti ankaŭ animaciigitaj.

 

    Sekva kondiĉo estis speciala temo de filmoj: kreintoj de filmoj devis montri, kion por ili esperanto signifas aŭ kiel eblas interesigi homojn por esperanto.

 

    La konkurson gajnis filmo Pasporta servo de Oleg Zabolotnyi, en kiu ĝia kreinto parolas pri tio, kiel per Pasporta servo, kiu ebligas vojaĝadon per esperanto tra la tuta mondo, konatiĝis lia patro, origine de Germanio kun unu afabla fraŭlino el Odeso kaj esperanto por ili iĝis komuna lingvo (kaj por Oleg poste patrina). Por tiu ĉi filmo ricevis ĝia kreinto financan premion - 1000 eŭroj.

 

    Poste estis disdonita premio 1000 eŭroj inter du partoprenantoj, kiuj kreis filmon kun la plej bona ideo.

 

    Temis pri filmo Ideeevolution de Daniel Voss el Germanio, kiu traktas problemojn kun tio, ke ili devas krei filmon laŭ kondiĉoj de konkursoj. Aŭtoro de filmo pripensas en sia germana filmo pri tio, kion li certe ne volas montri en kadro de esperanta kulturo.

 

    La dua aprezita filmo estas animaciigita filmo de slovaka esperantistino Eva Fitzelová Ĉu vi imagas, kiu kreis la filmeton en kunlaboro kun Johannes Mueller el Germanio. Al tiu ĉi filmo jam ekzistas subtekstoj en kelkaj lingvoj, inkluzive ankaŭ en la ĉeĥa lingvo.

 

    Sed ne nur tiuj ĉi tri filmoj plaĉis al ĵurio, estas ankoraŭ filmoj kreivaj, amuzaj aŭ kantemaj, kvankam ili ne gajnis la premion.

 

    Ekzemple, la rusa filmeto Mi amas vin, Esperanto de Olga Ŝilajeva rakontas pri amrilato de juna rusa esperantistino kun esperanto, pri tio, ke esperanto estas por ŝi sekreto de ŝia... Kaj, la filmo Zamenhof en Varsovio de Roman Dobrzynski kun ĉefa heroo Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, nepo de Zamenhof, estas interalia ebla vidi ankaŭ buson en direkto stacio Esperanto en Varsovio. En ĉefroloj de filmo La fina venk' estas du junaj polaj esperantistinoj (Małgorzata Baczyńska kaj Marta Wierzbowska) kaj la filmo okazas rekte en Varsovio, kie en historia centro de urbo Małgorzata eksidos sur sama benko, kie jam sidas Marta kaj kvazaŭ erare forgesas libron sur benko. Marta kompreneble estas surprizita per tio, kion tiu ĉi libro signifas kaj iras ekscii pli... La tuta filmo estas akompanata de kanto La fina venk de Eric Languill.

 

    Aliajn filmojn, iuj pli kreivaj, iuj pli amuzaj kaj kantemaj, oni povas trovi sur la paĝo
http://www.youtube.com/user/Filmkonkurso.

 

(el esperanto.cz)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng