Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Antikva lingvo eniris elektronikan epokon
2013-03-15


Tibetaj knabinoj sendas mesaĝojn al siaj propraj familianoj. 

 

    La 11an de marto en Tibeto raportisto vidis dum sia intervjuo, ke poŝtelefonoj subtenantaj la tibetan lingvon estas preferataj de lokanoj. Tio markas, ke la tibeta lingvo kun la historio de pli ol 1300 jaroj eniris la elektronikan epokon.

 

    Losang, 25-jara tibeta junulo, diris: "Ni tre ŝatas la funkciojn de tujmesaĝilo kaj tiujn de tibetlingva blogservo. Dum festaj tagoj ni povas sendi al geamikoj salutmesaĝojn en la tibeta lingvo."

 

    De multaj jaroj la centra registaro kaj la loka registro forte subtenas la uzadon de la tibeta lingvo en la kampo de informa teknologio. Oni jam inventis la enskriban sistemon, mastruman sistemon, oficejajn softvarojn kaj TTT-legilon de la tibeta lingvo, kaj ili estas vaste aplikataj en diversnivelaj registaraj organoj kaj la eduka sistemo de Tibeto.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng