Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Fermiĝis la 1-a Sesio de la 12-a TPK
2013-03-18


Xi Jinping faras gravan parolon. 
 

Zhang Dejiang faras parolon.
 

Li Keqiang respondas demandojn de raportistoj. 

 

    La 17-an de marto okazis la ferma ceremonio de la 1-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio (TPK). La sesio voĉdonis la projektojn de la rezolucioj pri la laborraporto de la registaro, pri la praktikado de la nacia ekonomio kaj la socia disvolvado en 2012 kaj la koncerna plano en 2013, pri la praktikado de la centra kaj lokaj buĝetoj en 2012 kaj tiuj en 2013, pri la laborraporto de la Konstanta Komitato de TPK, pri la laborraporto de la Plej Supera Popola Juĝejo kaj tiun pri la laborraporto de la Plej Supera Popola Prokurorejo.

 

    Post la voĉdonado, Xi Jinping, ĉina ŝtata prezidanto, kaj Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la 12-a TPK, faris gravajn parolojn.

 

    Post la fermiĝo, Li Keqiang, nove elektita ĉina ĉefministro, respondis demandojn de raportistoj en- kaj eksterlandaj en la Popola Halo de Pekino.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng