Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Nova esploro pri fiŝado ĉe Nansha-insularo
2013-03-18


Nanfeng, fiŝad-esplora ŝipo 

 

    La 17an de marto informis instituto pri fiŝado en la Suda Ĉina Maro sub la Ĉina Akademio pri Fiŝad-sciencoj, ke Nanfeng, la unua fiŝad-esplora ŝipo dezajnita kaj konstruita de Ĉinio mem, jam atingis la maron de Nansha-insularo kaj komencis la esploron pri fiŝado tie.

 

    Nansha-insularo kaj ĝia proksima maro kun la areo de 820 mil kvadrataj kilometroj troviĝas en la suda parto de la Suda Ĉina Maro. Riĉa je fiŝado ĝi estas delonge la ĉina teritorio kaj tradicia fiŝejo de ĉinaj fiŝkaptistoj. Laŭ unua enketo, en tiuj akvoj troviĝas 1.8 milionoj da tunoj da fiŝoj, kaj ĉiujare kapteblas 500 mil ĝis 600 mil tunoj da fiŝoj, interalie tie vivas pli ol 20 specoj da raraj kaj karaj fiŝoj.

 

    Por havigi al si sintezan, sciencan kaj aŭtoritatan donitaĵaron kaj materialon, Ĉinio aranĝis sciencan projekton "enketo kaj takso pri fiŝado en la Suda Ĉina Maro". Vojaĝo de la esplor-ŝipo al Nansha-insularo plenumas la unuan esploradon en la jaro 2013 por la projekto.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng