Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
ĈEA ricevis la premion Cigno 2013
2013-03-18

 

 

    La Estraro de Fondaĵo Cigno decidis aljuĝi la premion Cigno 2013 al la Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA).

 

    ĈEA en la daŭro de la jaro 2012 konstante rilatis kun amaskomunikiloj en Ĉeĥio kaj sukcesis aperigi grandan nombron de artikoloj ne nur en ĵurnaloj, televido kaj radio, sed ankaŭ en fakaj revuoj, per prelegoj kaj kulturaj aranĝoj.

 

    Pozitive surprizis la estraranon de Fondaĵo Cigno, ke ĈEA raportis pri "nur" 200 elpaŝojn, kiujn ili povis dokumenti kaj kiuj reprezentas nur 80% el la tuta tutjara agado. Tio montras mirinde vastan laboron en la informa kampo.

 

    Ĉi-jare elekti nur unu premiiton estis malfacila tasko, ĉar la ses Landaj Asocioj partoprenantaj montris elstaran laboron kaj fortan klopodon konigi niajn lingvon kaj movadon al neesperantistoj.

 

    La Cigno-Estraro instigas la Landajn Asociojn daŭre prioritati la informan agadon ankaŭ en la jaro 2013a.

 

    Fondaĵo Cigno estis starigita en decembro 2011 por premii la agadon de Landa Asocio ene de la Eŭropa Unio, kiu plej bone informis la eksteran publikon pri Esperanto dum la periodo de unu jaro.

 

(el sezonoj.ru)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng