Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Malfermiĝis la Ŝtata Komisiono pri Sano kaj Familia Planado de Ĉinio
2013-03-19


Laborantoj aranĝas la novan mark-tabulon. 

 

    La 17-an de marto oficiale malfermiĝis la Ŝtata Komisiono pri Sano kaj Familia Planado de Ĉinio, kaj estis fermita la Ministerio pri Sano de Ĉinio kun la historio de 15 jaroj.

 

    Antaŭtagmeze je la 11-a horo, antaŭ la domo de la Ministerio pri Sano de Ĉinio, kelkaj laborantoj preparis por forpreni la 15-jaran mark-tabulon de la ministerio kaj ĝin anstataŭigi per la nova tabulo kun la vortoj la "Ŝtata Komisiono pri Sano kaj Familia Planado de la Ĉina Popola Respubliko".

 

    Li Bin, iama estro de la provinco Anhui, estis elektita kiel la direktoro de la menciita komisiono.

 

    Poste, Chen Zhu, la antaŭa ministro pri sano de Ĉinio, ridete eliris el la domo kaj forveturis akompanate de la sekvantoj. Ekde la jaro 2007, Chen Zhu laboris en tiu ĉi domo dum 6 jaroj.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng