Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Starigita la Ĉina Fervoja Korporacio
2013-03-19


Pendigo de ŝildo de la Ĉina Fervoja Korporacio 

 

    Je la sepa horo de la 17a de marto la ŝildo de la Ĉina Fervoja Ministerio pendigita ĉe la enirejo de la eksa ĉefoficejo de la Ĉina Fervoja Ministerio estis anstataŭigita per tiu de la Ĉina Fervoja Korporacio. Sheng Guangzu, la lasta ministro pri fervojo kaj prezidanto de la nove starigita korporacio, kaj estraro de la nova korporacio kune fotiĝis antaŭ la nova ŝildo.

 

    En la Unua Sesio de la 12a Tutlanda Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, oni ekzamenis kaj sankciis la projekton de organo-reformo kaj funkcio-sanĝo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. Laŭ la projekto, funkcioj de la fervoja ministerio estas dividitaj; administraj devoj pri fervojaj programoj kaj politik-faro de la fervoja ministerio estas aneksitaj al la Ministerio de Transportado de Ĉinio, kaj estas fondita la Nacia Fervojo-Buroo sub la administracio de la Ministerio de Transportado de Ĉinio; samtempe fondiĝis la Ĉina Fervoja Korporacio kaj nuliĝis la Ĉina Fervoja Ministerio. La Ĉina Fervoja Korporacio estis oficiale starigita en la 14a de marto, 2013.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng