2013-03-19
Neĝo Primavera
Nudaj branĉoj iĝis florprospera
Ĉe ektuŝ' de neĝo primavera.
Mi ne povas scii ke ĝardene
Kiu estas nun umeo vera?
(Trad. Guozhu)
=0/ =0/ =0/ -0/ =0/
-0/ =0/ =0/ -0/ =0/
-0/ =0/ =0/ -0/ =0/
=0/ =0/ -0/ =0/ =0/
(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)
Dongfang Qiu estis poeto en Tang-dinastio. Ĉinaj retanoj ŝerce nomas lin “misfortuna poeto”. Mankas al ni informoj pri lia vivo. Ni scias nur tion, ke li iam funkciis kiel kronikisto en la Kortego de Wu Zetian(624~705), kiu regis dum 685~704, la unika imperiestrino en ĉina historio.
Ruiniĝis preskaŭ ĉiom da verkoj de Dongfang Qiu. Postrestis ĝis nun nur kvar liaj poemoj, el kiuj unu estis tiu ĉi . Estis sufiĉe frua rekordo, ke li versis samtempe pri “neĝo” kaj “umefloro” kunlige. Tamen li ne ĝuis la famon de pioniro tiuflanke.
Tio estis mallonga poemo pri neĝado en umea ĝardeno dum la frua printempo en la suda lando.
La unuaj du versoj versis pri pelmelo de la printempa neĝo: Kiam neĝo falas dense sur arbojn en ĝardeno, branĉoj kvazaŭ ekfloras brile de la neĝtuŝo.
La tria kaj kvara versoj donis al ni la bildon: Sur branĉoj kuŝas dika neĝo, kiu kovras ĉiujn umeflorojn tiel, ke oni jam ne povas distingi, kiu estas umeo aŭ neĝfloko?
La poemo pentris la belon de ĝardeno post la neĝado de frua printempo kaj laŭdis la frotospitan belon de umefloroj, esprimis la amon de la poeto al naturo kaj vivo.
Poste, Wang Anshi (1021~1086), kiu funkciis kiel ĉefministro en Song-dinastio, verkis la suban poemon:
Umefloroj
Disfloras mur-angule en ĝardeno
Frostospite branĉoj da umefloroj.
Mi scias ke tio ne estas neĝo,
Ĉar ŝvebas malproksime bonodoroj.
Ni povas facile rimarki la inspiron de la poemo de Dongfang Qiu.
Redaktoro: Hu Guozhu
|