Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Poemo de Du Fu
2013-03-19

 

Du Fu (712~770)

 

Alveno de Gasto

 

--ĝojante je vizito de prefekto Cui

 

La river' printempe fluas antaŭ korton,

 

Kaj paradas ĉiutage mevaj soroj.

 

Kvankam ne balais padon inter floroj,

 

Tamen ovras mi por vi la vergan pordon.

 

For de urbo mi frandaĵojn ne aĉetas,

 

Vin regalas per la malnova nektaro.

 

Se vi volas, ke ni drinkas kun najbaro,

 

Venu trans la heĝo, tostu! lin mi petas.

 

(Trad. Sceto)

 

-0/ =0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

-0/ =0/ -0/ =0/ =0/ =0/

 

=0/ -0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

=0/ =0/ -0/ -0/ =0/ =0/

 

-0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

-0/ =0/ -0/ 0=0/ 0=0/

 

=0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

Alven' de Gasto

 

Super akv' printempa ĉirkaŭ mia domo,

 

Jen frekventas birdaj grupoj en ŝvebado.

 

Ne ankoraŭ balaitas por vi l' pado,

 

Barilpordon mi malfermas, mia homo.

 

Hejmo mia distas de la bazarloko,

 

Vin regalu povre mi per vin' malklara.

 

Ĉu vin-akompane la oldul' najbara?

 

Lin kondukos por plezuro nur alvoko.

 

(Trad. Vejdo)

 

=0/ =0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

-0/ =0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

-0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

-0/ =0/ -0/ =0/ =0/ =0/

 

=0/ =0/ =0/ -0/ -0/ =0/

 

-0/ -0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

-0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    La titolo de tiu ĉi poemo estas . Tio inspiras al ni kompreni, ke sub la plumo de Majstra poeto ĉio povas eniri poezion. Fakte en nia vivo neniam mankas materialoj por versaĵo. Kio mankas al ni? Estas ja animstato kaj kapablo por versado.

 

    El la alvenantaj gastoj, plejparto estas geamikoj de vizitato. La alveno de amiko aŭ reciproka vizito inter amikoj okazas ja kiel ordinara travivaĵo. Tamen nun en la moderna urbo el aroj da domegoj, ne nur la alveno de gasto fariĝas pli kaj pli malofta, eĉ ankaŭ la renkontiĝo inter samfamilianoj estas tiel rara, ke en Ĉinio eĉ furoras kanto kun titolo .

 

    Tiun ĉi poemon Du Fu verkis en la 2-a jaro de Shangyuan-erao (761 p.K.), Tang-dinastio, en sia 50-a jaraĝo. Antaŭ nelonge li travivis kaoson pro milito. Post mil danĝeroj li fine venis de Qinzhou al urbo Chengdu. Dank' al monhelpo de amiko li sukcesis konstrui kabanon en antaŭa jaro (760 p.K.) en vilaĝo Gazlava Rojo, kie li povis portempe ŝirmi sin. Du Fu aldonis al la poemo victitolon <ĝojante je vizito de prefekto Cui>, kiu malkovris la akcenton de la poemo: ĝojo.

 

    La unua versduo skribis komence de la pejzaĝo ekster la kabano, montrante la tempon kaj lokon de la alvizito. Verda akvo fluis en bela printempo kaj ĉarma loko: jen kabano de Du Fu ĉe rivero en Chengdu.

 

    La dua versduo skribis pri korto kaj “veno de gasto”. La konduka verso skribis, ke la korta pado inter floroj ankoraŭ ne estis balaita por gasto; kaj la sekva verso skribis, ke la vergan pordon ĉiam fermitan mi malfermas por vi kara Cui. La du versoj reciproke eĥis kaj esprimis la profundan amikecon inter mastro kaj gasto.

 

    La tria versduo skribis pli konkrete pri la regalo. La gastiganto sincere diras:

 

For de urbo mi frandaĵojn ne aĉetas,

 

Vin regalas per la malnova nektaro.

 

    Bonvole gustumu libere! Tia parolo aŭdiĝas vere familiara. Ni facile sentas la varman gastamon kun iom da pardonpeto de la mastro. Ĉio respegulas la intiman amikecon inter la mastro kaj gasto.

 

    La poemo finiĝis per la lasta versduo:

 

Se vi volas, ke ni drinkas kun najbaro,

 

Venu trans la heĝo, tostu! lin mi petas.

 

    Tiu viveca skribo pri detalo levis la atmosferon pli varma kaj kompleza.

 

    Pejzaĝo antaŭ la pordo, familiara parolo kaj intima sento kune teksis vivecan scenon kun densa viv-odoro kaj humaneco, allogante sennombrajn legantojn en generacioj.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng