Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Poemo de Wei Yingwu
2013-03-19

 

Wei Yingwu (737~792)

 

La Okcidenta Rojo ĉe Chuzhou 1)

 

La herbojn sur rojbordo mi preferas,

 

Orioloj en arba dens' trilbuŝas.

 

Printempa tajdo kun pluveg' vesperas,

 

Ĉe senhoma pramej' boato kuŝas.

 

1) Chuzhou — urbo en la nuna prov. Anhui

 

(Trad. Shi Chengtai)

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

-0/ =0/ 0=0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

-0/ =0/ 0=0/ =0/ =0/

 

La Okcidenta Rojo en Chuzhou

 

Amindaj herboj ĉarmas ĉe rivero.

 

Supre trilas oriola kantado.

 

Printempa tajd' kun pluvo en vespero.

 

Kuŝas ĉe pramej' senhoma boato.

 

(Trad. Guozhu)

 

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

=0/ =0/ -0/ =0/ 0=0/

 

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

=0/ -0/ =0/ =0/ 0=0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    Wei Yingwu (737~792) estis lokano de Chang'an (nuna Xi'an). Li iam funkciis kiel gardisto de la imperiestro Tang Xuanzong sur trono dum 712~756, poste kiel prefekto de Chuzhou, Jiangzhou, Suzhou kc. Li havis . Postrestis ĝis nun ĉ. 560 liaj poemoj, el kiuj nur centono havis esperantigon.

 

    estis versita en la 2-a jaro de Jianzhong-erao de la imperiestro Tang Dezong (781), kiam Wei Yingwu funkciis kiel prefekto de Chuzhou. La monta urbo troviĝis sude de Huaihe-rivero kaj norde de Jangzi-rivero. La Okcidenta Rojo fluis ekster la okcidenta urbpordo de Chuzhou. Dum la tempo de Wei Yingwu, la rojo estis tre kvieta kaj bela loko.

 

    La poemo verkis pri pitoreska pejzaĝo de la rojo kaj kion vidis la aŭtoro en pluva vespero ĉe pramejo dum printempa ekskurso. La unua verso estis pri herbo ĉe la rojo, la dua verso pri birda kanto super la rojo, la tria verso pri tajdo de la rojo, kaj la kvara verso pri senhoma pramejo. Do ĉiuj versoj kune pentris la Okcidentan Rojon tiel viveca kiel bildo.

 

    La unua versparo versis pri la vidaĵo kaj sento de la poeto en bela printempa tago, kiam la poeto promenis ekskurse al la bordo de la rojo kaj vidis prosperajn herbojn tre plaĉaj. Kvankam herboj estis kun malpli da ĉarmo ol floroj, tamen ili plaĉis al la poeto ĝuste per sia karaktero ne volonte resti silentema en soleco nek snobe flati al vanta furoro.

 

    La dua versparo versis pri alia sceno: Kiam suno subiris kaj vespero vualis, tajdo plaŭdis frapante la bordojn. Subita pluvo volvite de vento ekfalis sur la rojon. Forestis eĉ la boatisto hejmrevenen. Vidiĝis nur senliga boato ĉe la pramejo, tanganta laŭ la ondoj. La du versparoj donis al ni vivecan bildon kun agrabla kontrasto de kvieto kaj moviĝoj.

 

    Laŭ teksto la poemo versis pri pejzaĝo, sed ĉu ĝi enhavis ian alegorion? Se jes, pri kio? Oni disputis pri tio senĉese kaj sensolve. Iuj opiniis, ke ĝi aludis pri tio, ke "bonvirtaj personoj situis malsupre dum la fiuloj supre";sed aliaj opiniis, ke tiu ĉi poemo estis nur pri pejzaĝo de la Okcidenta Rojo, tute sen alegorio.

 

    Samtempe ekzistas pluraj interpretoj por unu poemo. Tio estas ofte vidata fenomeno dum aprezado de poemo, ĉu en aŭ ekster Ĉinio. Malsamaj legantoj rajtas fari nesamajn interpretojn laŭ sia propra kompreno.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng