2013-03-19
 Wang Yi |
La 17-an de marto Wang Yi, nova ministro de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en sia parolo por la retejo de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, ke estas bonvenaj la vizitoj al la retejo. Kiel nova ministro pri eksteraj aferoj li, en la nomo de la laborantoj de la ministerio, esprimis siajn sinceran saluton kaj elkoran bondeziron.
Ĉinio estas grava membro de la internacia socio. Kaj ĝi bezonas pli multe koni la mondon kaj ankaŭ la mondo bezonas pli multe koni ĝin. La retejo de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio volontas malfermi fenestron por la ĉinaj kaj alilandaj amikoj. En la retejo vizitantoj povas ne nur legi riĉajn informojn pri la diplomatiaj politikoj de Ĉinio, ĝiaj diplomatiaj direktiĝoj, diplomatiaj scioj kaj pri ĝiaj konsulaj servoj, sed ankaŭ koni Ĉinion, kiu senĉese disvolviĝas kaj progresas, kaj havas brilan perspektivon.
Ĉinio volontas fariĝi bona amiko kaj bona partnero de diversaj landoj de la mondo. La diplomatio de Ĉinio alte levos la standardon de paco, disvolviĝo, kunlaboro kaj komuna gajno, pene praktikos la ideojn "preni la popolon kiel la plej gravan" kaj "disvolvi diplomation por la popolo", firme konservos la suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn de la ŝtato, plenforte garantios la laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de la ĉinaj civitanoj kaj juraj personoj en aliaj landoj. Ĉinio daŭre sekvos la malferman strategion de reciproka utilo kaj komuna gajno, ĉiuflanke disvolvos amikajn kunlaborojn kun diversaj landoj de la mondo surbaze de la Kvin Principoj de Paca Kunekzisto, prenos sur sin respondecon, kiun Ĉinio devas plenumi, kaj faros senĉesan penadon por konstrui harmonian mondon de longdaŭra paco kaj komuna prospero.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|