Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Xi Jinping intervidiĝis kun Leung Chun-ying kaj Chui Sai On
2013-03-20


Xi Jinping (la 2-a de dekstre) interparolas kun Leung Chun-ying (la 2-a de maldekstre) kaj Chui Sai On (la 1-a de maldekstre). 

 

    La 18-an de marto en Zhongnanhai, sidejo de la centra registaro de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun Leung Chun-ying, ĉefo de la Honkong-a Speciala Administra Regiono, kaj Chui Sai On, ĉefo de la Makao-a Speciala Administra Regiono, kiuj kiel senvoĉdonrajtaj delegitoj, ĉeestis la fermon de la 1-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso.

 

    Xi Jinping emfazis, ke la sorto de Hongkong kaj Makao ĉiam estas intime ligitaj kun tiu de la landinterno de la patrolando. Realigo de la ĉina revo de la granda releviĝo de la ĉina nacio bezonas, ke Hongkong, Makao kaj la landinterno persistas en reciproka kompletigo de siaj avantaĝoj kaj en komuna disvolviĝo, bezonas ankaŭ, ke la samlandanoj de Hongkong kaj Makao kaj la popolanoj de la landinterno persistas en reciprokaj helpo kaj protekto kaj en kuna antaŭenmarŝado man-en-mana.

 

    Xi Jinping plene aprobis la laborojn de la du ĉefoj kaj la registaroj de la du specialaj administraj regionoj. Li diris, ke la administra ideo de Leung Chun-ying pri "strebi al ŝanĝiĝoj en stabileco" ricevis aprobon de hongkong-anoj. Nun la ŝlosilo estas bone plenumi ĝin. Tio estas kaj la respondeco de la ĉefo kaj la registaro de la speciala administra regiono, kaj dependas de kuna penado de diversaj rondoj de la socio en Hongkong. Li esperas, ke la diversaj rondoj de la socio en Hongkong strikte solidariĝos, subtenos laŭleĝan administradon de la ĉefo kaj tiun de la registaro de la regiono, kaj kune kreos la pli belan estontecon de Hongkong.

 

    Xi Jinping diris, ke nuntempe Makao estas en relative bona periodo en la historio. Tamen ĝi alfrontos defiojn en la estonta disvolviĝo. Li esperas, ke la registaro de la Makao-a Speciala Administra Regiono kaj diversaj rondoj de la socio plialtigos la konscion pri nesupozebleco en disvolviĝo, utiligos favorajn okazojn kaj kondiĉojn, esploros kaj solvos elstarajn problemojn, kiuj limigas disvolviĝon, kaj bone ramos fundamenton por la longdaŭra disvolviĝo de Makao.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng