2013-03-20
 Geng Yansheng, proparolanto de la Nacidefenda Ministerio de Ĉinio |
La 18-an de marto, pri tio, ke Japanio kaŭzis sensacion pere de sia amaskomunikilo Kyodo Tsushinsha pri la problemo "la ĉina armeo pere de raket-rega radaro celas japanajn ŝipojn kaj aviadilojn", la buroo pri gazetaraj aferoj de la Nacidenfenda Ministerio de Ĉinio anoncis, ke la Nacidefenda Ministerio de Ĉinio jam multfoje esprimis sian seriozan starpunkton pri tiu afero. La fakto estas klara, la diro de la japana flanko pri la ĉina raket-rega radaro celas la japanajn ŝipojn kaj aviadilojn ne konformas al la realo. Japanio multfoje fokusigas tiujn nomatajn problemojn, fakte kun sia kaŝita fiintenco, tio estas kalumnio al la ĉina armeo kaj intenca misgvidado al la internacia socio.
Ĉinio posedas jam sufiĉan atestaron, ke la japana flanko per ĝiaj sekvado, monitorado kaj ĝenado proksimaj al la ĉinaj ŝipoj kaj aviadiloj, kiuj delonge estas en danĝeroj de la menciitaj agoj de la japana flanko. Japanio havas la respondecon profunde memretrorigardi, ĉesigi la nerespondecajn parolojn kaj atente gardi la ĝeneralan situacion per praktika agado.
Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng
|