Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Forpasis Wu Renbao, kompartia ekssekretario en Huaxi
2013-03-20

 
Wu Renbao
 

Wu Renbao sur kovrilo de Times 
 

Huaxi-vilaĝo 

 

    La 18an de marto pro pulmokancero forpasis Wu Renbao, kompartia ekssekretario de la vilaĝo Huaxi de la provinco Jiangsu en sudorienta Ĉinio. Li estis elstara membro de la Komunisma Partio de Ĉinio kaj unu el la distingaj kadroj de la nuntempa kamparo de Ĉinio.

 

    Ekde la jaro 1957 Wu Renbao servis kiel kompartia sekretario de Huaxi-vilaĝo. Dum pli ol 50 jaroj li eltrovis sukcesan kaj apartan vojon, kaj faris la vilaĝon mondkonata. Nun la vend-enspezo de la vilaĝo ĉiujare kalkuliĝas al 40 miliardoj da juanoj, kaj pagas al la ŝtato 800 milionojn da juanoj de imposto. Ĉiuj familioj loĝas en vilaoj kaj posedas siajn proprajn aŭtojn.

 

    En la jaro 2005 Wu Renbao aperis sur la kovrilo de la usona gazeto Times.

 

    En la lastaj jaroj la registaro donis al li pli ol 50 milionoj da juanoj kiel monpremion, sed li rifuzis, kaj transdonis la sumon al la vilaĝo. Ĉiuj membroj de la vilaĝo loĝas en vilaoj, tamen lia familio restas en malnova domo konstruita en la 1970-aj jaroj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng