Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Senata ekspozicio ekfunkciis en Gdynia
2013-03-20

 

    La 15an de marto en Gdynia estis malfermita la ekspozicio "125 jaroj de la lingvo Esperanto", kiu unuafoje estis prezentita pasintjare en la Senato de Pollando en Varsovio, kaj poste en Malborko, Nowy Staw kaj Tczew. La malfermon de la ekspozicio honoris per sia ĉeesto senatano prof. d-ro hab. Edmund Wittbrodt kaj direktoroj de la oficejoj de parlamentanoj Teresa Hoppe kaj Marek Biernacki.

 

    Senatano Wittbrodt dum sia parolado substrekis, ke sen la entuziasma engaĝiĝo de Kazimierz Krzyżak kaj Edward Kozyra ne ekestus ebleco fondi la parlamentan grupon apogantan Esperanton (kies prezidanto li estas), kiu kune kun la ambasado de Eŭropa Komisiono en Pollando organizos la 8an de majo – je la Tago de Eŭropo – simpozion pri Esperanto. La simpozion partoprenos diplomatoj-esperantistoj (interalie, Jozef Reinvart el Slovakio kaj Seán Ó Riain el Irlando), grupo de polaj membroj de la Eŭropa Parlamento (Jerzy Buzek, Jan Kozłowski, Tadeusz Cymański kaj Joanna Skrzydlewska), kaj reprezentantoj de la Estraro de la Pollanda asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE-PL).

 

    La supre menciitajn okazaĵojn oni devas agnoski kiel epokfarajn por la pola Esperanto-movado. Ili kreas esperon por la Pollanda esperantismo – eliron el la ĝisnuna sorĉa rondo de "katakomba" malefika agado, kiu kaŭzas malmultiĝon de adeptoj de la mirakla Zamenhofa eltrovo kaj mankon de bazaj informoj pri Esperanto en la Pollanda socio.

 

(el la balta ondo)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng