2013-03-21
 Restaŭrita korto |
La 18an de marto la Oficejo de Kulturaj Restaĵoj de Lasao informis, ke ĝis nun restaŭriĝis 15 antikvaj konstruaĵoj en Barkhor-strato, kaj la renovigitaj konstruaĵoj denove montras sian originan aspekton.
Barkhor-strato estas la kerna regiono de la malnova urbo de Lasao. Kun etnaj kaj religiaj karakterizoj ĝi posedas grandan nombron da kulturaj restaĵoj kaj historiaj konstruaĵoj kun arta kaj scienca valoroj.
Li Liangqi, vicdirektoro de la oficejo, diris, ke de la pasinta septembro la oficejo faris ampleksan enketon kaj registron pri la antikvaj kortoj en Barkhor-strato, kaj fine 56 kortoj estis aneksitaj al la kategorio sub la protekto de la urbo. "Tiuj antikvaj kortoj, plejparte konstruitaj el ŝtono kaj ligno, havis difektojn de murfendiĝo, pordo-deformiĝo kaj senkoloriĝo de murpentraĵoj ktp pro kelkcent-jara eroziiĝo de vento kaj suno." diris Li. "Dum la restaŭro ni plene konsideris la historian fonon, arkitekturan tradicion, artan estetikon kaj kulturan enhavon, kaj klopodis por revenigi la originan aspekton de la konstruaĵoj ĉe ĉiuj detaloj, ekzemple fendoj, tegmentoj, interna dekoracio ktp."
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|