2013-03-21
 La amfibia doka surteriĝa ŝipo veturas de la milithaveno en Sanya. |
La 19-an de marto la militŝiparo konsistanta el kvar militŝipoj de la Sud-Mara Floto de la Ĉina Mararmeo veturis de milithaveno en Sanya, urbo en suda parto de Ĉinio, al la Suda Maro kaj okcidenta Pacifiko por fari trejnadon en malproksima maro.
Jiang Weilie, komandanto de la militŝiparo kaj tiu de la Sud-Mara Floto, diris, ke la ĉi-foja trejnado ĉiuflanke kondukos la trupojn, kiuj estas sub komando de la floto, fari serion da antagonismaj ekzercoj sub militkondiĉoj por levi la kapablon de floto-trupoj en defend-batalado en malproksima maro kaj tiun en konservo de la suvereneco super maro.
La ĉi-foja trejnado estas parto de la regulaj milit-trejnoj de la Sud-Mara Floto kaj la dua trejnado de la Ĉina Mararmeo en malproksima maro en la jaro 2013.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|