Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Xi Jinping akceptis komunan intervjuon de la amaskomunikiloj de BRICS
2013-03-21


Xi Jinping respondas la demandojn de raportistoj. 

 

    La 19-an de marto, en la Popola Halo de Pekino, antaŭ ol oficiale viziti Rusion, Tanzanion, Sud-Afrikon kaj Kongolandon, ĉina prezidanto Xi Jinping akceptis la komunan intervjuon far ĉefaj amaskomunikiloj de BRICS ( Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sudafriko). Dum la intervjuo de raportistoj el la rusaj amaskomunikiloj, inkl. de la Inform-Telegraf-agentejo de Rusio kaj la Rusa Ŝtata Radi-Televida Kompanio, tiuj el la 5-a Kanalo de Sudafrika Satelit-Televid-stacio, la hinda novaĵa agentejo Press Trust Of India, la brazila ĵurnalo Valor Económico kaj tiuj el la Xinhua-a Novaĵ-agentejo de Ĉinio, Xi Jinping esprimis siajn politikajn opiniojn pri la duflankaj rilatoj inter Ĉinio kaj koncernaj landoj, la rilatoj inter Ĉinio kaj la afrikaj landoj, la kunlaboroj inter Ĉinio kun BRICS, la reformado kaj pordmalfermado de Ĉinio kaj tiel plu.

 

    Pri la reformado kaj disvolviĝo de Ĉinio, Xi Jinping diris, ke Ĉinio volas tiri profitojn el ĉiuj civilizaciaj fruktoj de la homaro, sed ne tute kopios la evoluan modelon de kiu ajn lando. La reformado de Ĉinio estas memperfektigo kaj disvolvo de la ĉina socialismo kun ĉinaj trajtoj. Nur la vojo elektita de la ĉina popolo estas taŭga por la ĉina situacio kaj finfine etendiĝas al la futura sukceso. La celo de la Komunista Partio de Ĉinio estas konduki la ĉinan popolon pli bone konstrui sian landon kaj plibonigi sian vivon.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng