Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Poemo de Chang Jian
2013-03-21

 

Chang Jian (708~765)

 

Posta Korto de Poŝan-templo

 

Antikvan templon frue mi eniras,

 

Matena suno super l' arboj brilas.

 

Tra bambuar' kondukas pad' kvieta,

 

En floraj plantoj bonzloĝej' trankvilas.

 

La montpejzaĝ' gajigas birdhumoron,

 

Lag-spegulbild' pacigas homan koron,

 

Mi aŭdas en la ĉirkaŭaĵ' silenta

 

Nur preĝojn kaj kvietan tintsonoron.

 

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

0-0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0-0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ -0/ -0/ =0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    Chang Jian (708~765),poeto de Tang-dinastio,sukcese trapasis la metropolan ekzamenon en la 15-a jaro de Kaijuan-erao(727). Dum longa tempo li havis neglatan karieron kiel ŝtatoficisto, kaj fine ermitiĝis en la Okcidenta Monto de Hubei. Li havis . ĝis nun restis 57 liaj poemoj, el kiuj ni legis nur du esperantigojn. Estis poemo, kiun Chang Jian skribis sur muro. Poŝan-templo estis alinomata Xingfu-templo, kiu sidis sur Yushan-monto nordokcidente de urbo Changshu, Jiangsu-provinco. La poemo esprimis senton de la poeto en matena vizito al la posta korto de la nomita templo.

 

    La unua versparo konigis al ni la medion en ĉirkaŭaĵo de la posta korto dum frua mateno. Matene, la ĵus leviĝanta suno verkis orajn sunradiojn al la templo, al la arboj de Yushan-monto, igante la templon pli bela kaj hela. Ankaŭ alten leviĝantaj arboj faris la monton pli ravige verda.

 

    La dua versparo skribis pri la ĝojo de serĉado kaj belo trovita de la poeto, akcentante la "Postan Korton de la Bonzejo" en la titolo kaj la ĉarmon de la meandra pado kondukanta al la trankvila bonzejo. Prosperaj floroj, bonzaj loĝejoj, zigzaga pado kaj bambuaro, ĉio ŝajne jam kunfandiĝis en tuto kreita de Naturo. Vere frapaj vortoj. Tial legantoj ĉiam admiris dum generacioj.

 

    La tria versparo skribis pri la monta pejzaĝo, pri ĝoje flugantaj birdoj kaj paca spegulo de lago. Ĉio aludis pri la inspiro de zenismo, kiu mirinde purigis homan animon.

 

    La lasta versparo pentris pri mondo de absoluta silento fone de tintsonorado. Tio facile vekis ĉe ni memoron pri la similaj versoj de Wang Ji (480~550) :

 

La arbaro pli kvietas pro cikada trilo,

 

Kaj birdkanto donas al la mont' pli da trankvilo.

 

    La du versparoj legiĝis kaj pri sonoj kaj koloroj, kaj pri movoj kaj trankvilo, kaj pri pozo kaj sento, per tio ili akcentis la povon de zenismo purigi homan koron kaj ravi animon. Portante al legantoj artan ĝuon, ili kondukis legantojn al la bela kaj kvieta mondo de budaismo.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng