Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Poemo de Chu Guang'xi
2013-03-21

 

Chu Guang'xi (707~760?)

 

Fiŝhoka Riverkurbiĝo

 

Junul' fiŝhokas ĉe kurbo de rivero.

 

Abrikotflorojn disŝutas primavero.

 

La klara lago aspektas malprofunda.

 

Lotusoj tremas jen pro fiŝar-apero.

 

Liginte li la boaton al saliko,

 

Atendas la amatinon en vespero.

 

0=0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

 

0-0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ 0-0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ 0=0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ 0=0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    Chu Guang'xi (707~760?) estis lokano de Yanzhou (en nuna Shandong-provinco). Li sukcese trapasis la metropolan ekzamenon en la 14-a jaro de Kaiyuan-erao (726 p.K.), Tang-dinastio, kaj funkciis kiel cenzoro. Dum la Ribelo far An Lushan kaj Shi Siming (755~763), la ribela armeo okupis ĉefurbon Chang'an. Chu Guang'xi estis kaptita kaj kontraŭvole akceptis oficon en la pupa reĝimo. Post fino de la ribelo, Chu Guang'xi estis gradigita al suda provinco kaj tie mortis. Liaj poemoj ofte temis pri senĝena vivo. Restis ĝis nun 188 poemoj en la .

 

    Tiu ĉi poemo kunfandigis printempon, printempajn akvon, florojn kaj arbojn en unu, prezentante al legantoj belan bildon de printempo.

 

    La unua versparo skribis pri la ĉarma pejzaĝo de la fiŝhoka riverkurbiĝo en malfrua printempo. Fone de verda densejo staris kelkaj abrikotarboj kun pompaj floroj sur branĉoj. Pli kaj pli dense vualis la vespera krepusko. Remante boaton la junulo venis al la fiŝhoka riverkurbiĝo. Post fiksigo de sia boato per ŝnuro lige al paliso, li komencis “fiŝhoki”. Tamen lia vera inklino ne estis ĉe fiŝado. Malgraŭ kiom pene li ŝajnigis sin trankvila en fiŝado, lia maltrankvilo ankoraŭ estis nekaŝebla. La prospera disflorado de abrikotarboj ĝuste kontrastis lian maltrankvilan mienon tiumomente.

 

    La dua versparo legiĝis kun popolkanta gusto, enhavante remaĉindan dusencon:Supraĵe la versoj skribis pri tio, ke li dubis la tro klaran akvon malprofunda kaj ĉu venus fiŝoj; poste li vidis tremon de lotusfolioj kaj eksciis, ke fiŝoj disnaĝis surprizite. Fakte tio aludis pri la necerta sukceso de lia amrendevuo.

 

    "Sen fiŝoj en malprofunda akvo" aludis lian suspekton: Ĉu la knabino eble ne venos pro vojbaroj? Ekvidante "tremon de lotusoj",li misopiniis, ke la amata knabino venas en boato. Liaj okuloj ekbrilis ĝoje. Sed post detala ekzameno, li trovis nur disiĝon de fiŝoj kaj eksentis pezon en koro. Elreviĝo kreskis nerimarkite. Tia psika ŝanĝo de la junulo en atendo de amo estis vere trafa kaj versimila.

 

    La lasta versparo "Liginte li la boaton al saliko,/ Atendas la amatinon en vespero." restis vere ĉiam ĝuinda bildo en plej bela plano, kiu gravuriĝis profunde en nia memoro. Kaj la poemo finiĝis ĝuste en tia nefinita sento kaj densa etoso de printempo.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng