2013-03-22
 Rusa popolano (dekstre) petas materialojn ĉe la ĉina budo. |
Okazis la 8-a Moskva Internacia Turisma Foiro en Rusio. Kvankam la 19-a de marto estas la lasta tago de tiu ĉi 4-taga foiro, tamen ankoraŭ multaj rusaj popolanoj estis allogitaj al la ĉina budo pro la bildoj kaj videaĵoj. Krom peti konigajn materialojn, ili ankaŭ demandis al la laborantoj sciojn pri koncernaj aferoj.
Iu junulino el Stavropola regiono de la suda Rusio, diris, ke ŝi antaŭe veturis nur al Eŭropo, nun ŝi interesiĝas al la ĉina kulturo kaj pejzaĝoj de la lando, tial ŝi speciale venis al la ĉina budo por kolekti rilatajn materialojn kiel preparado de la ĉi-jara turisma plano. Alia sinjorino diris, ke ŝi multfoje iris al Ĉinio, la speciala distrikto Honkongo estas plej ŝatata de ŝi, ŝi eĉ pasigis novjarajn feriojn en Ŝanhajo kaj havigis al si profundan memoron pri la urbo. Ŝi esprimis, ke ŝi ĉi-jare reiros al Ĉinio kaj jam metis Hainan kaj Pekinon en sian projekton.
Sume pli ol 1400 turismaj organizoj de 143 landoj kaj regionoj partoprenis en la ĉi-foja foiro. Ĉinio jam 7-foje ĉeestis al la foiro kaj ĉi-jare fariĝis por la unua fojo la "honorgasta lando" de la foiro.
Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng
|