Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Delegacio de ĉinaj mediatoj renkontiĝis kun Yasuo Fukuda
2013-03-22


Kunfotiĝas Yasuo Fukuda (maldekstre en la mezo) kaj oficistoj el ĉinaj mediatoj. 

 

    La 19an de marto en Tokio delegacio de ĉinaj mediatoj vizitis japanan eksĉefministron Yasuo Fukuda.

 

    Yasuo Fukuda bonvenigis la ĉinan delegacion. Li opiniis, ke la rilatoj inter la du landoj nun alfrontas malfacilaĵojn, tial ambaŭ flankoj devas konsideri la problemojn ĉe la kontraŭa starpunkto; oni devas sin reekzameni pri malĝustaj faroj por ke pli da pozitiva energio ludu la rolon.

 

    Xu Yaoting, delegacia estro, konsentis pri lia opinio. Li atentigis, ke Ĉinio kaj Japanio estas proksimaj najbaroj kaj havas longan historion de amikaj interŝanĝoj; en la pasinteco la dulandaj gvidantoj metis fundamenton por disvolvo de la ĉina-japanaj rilatoj. La amikaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio konformas al la interesoj de la du landoj, kaj utilas al la paco kaj disvolviĝo de Azio kaj eĉ al la tuta mondo.

 

    La interŝanĝo, organizita de la Ĉina Fremdlingva Buroo, aranĝita de la gazeto Popola Ĉinio kaj sponsorita de Sasakawa Pac-fondaĵo apartenata al Sasakawa Japana-ĉina Amikeco-fondaĵo, celas per vizito al Japanio profundigi komprenon de oficistoj el ĉinaj mediatoj, kaj liveri platformon por amika interŝanĝo kaj gazetara kunlaboro inter lokaj registaroj de la du landoj.

 

    La unua vizito de la projekto okazis en julio de 2011, kaj ĉifoje estas la dua vizito.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng