Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Xi Jinping prelegis en Rusio
2013-03-25


Xi Jinping faras prelegon en la Internaci-Rilata Kolegio de Moskvo. 

 

    La 23-an de marto, dum sia ŝtatafera vizito al Rusio, la ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping faris gravan prelegon en la Internaci-Rilata Kolegio de Moskvo. En sia prelego kun la temo "laŭ la antaŭeniĝa tajdo pliigi la mondan pacon kaj evoluadon", Xi Jinping faris profundajn eksplikojn pri la opinioj kaj starpunkto de Ĉinio por la monda situacio kaj internaciaj rilatoj, alvokis al ĉiuj landoj kune antaŭenpuŝi la konstruadon de novstilaj internaci-rilatoj kun la kerno de kunlaboro kaj kungajno, kaj emfazis, ke Ĉinio persistas en la paca disvolviĝo kaj daŭre disvolvos la ĉiuflankajn strategiajn kunlaborajn partnerajn rilatojn inter la du landoj.

 

    La Internaci-Rilata Kolegio de Moskvo estis starigita en la jaro 1944 sur la bazo de la internaci-rilata fakultato de la Moskva Universitato por speciale trejni koncernajn personojn. Post la disiĝo de Sovetunio, el tiu ĉi kolegio diplomiĝis la unua rusa ekster-afera ministro Andrey Vladimirovich Kozyrev kaj nuna rusa eksterafera ministro Sergei Lavrov. En ĝi estis elbakitaj pli ol 500 rusaj ambasadoroj, pli ol 500 akademianoj de la Rusia Akademio de Sciencoj kaj aliaj elitoj en diversaj rondoj. Pro tio, oni nomas la kolegion "lulilo de diplomatoj".

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng