Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazis en Ĉinio aktivado "unu horo de la tero"
2013-03-25


En la ceremonio pri la aktivado "unu horo de la tero" en la urbo Dalian 
 

La Nacia Stadiono en Pekino antaŭ kaj post la prilumado

 

    Je la 20-a horo kaj 30 minutoj en la 23-a de marto, okazis en la urbo Dalian en nordorienta Ĉinio la ceremonio pri la aktivado "unu horo de la tero", kie oni malŝaltis lampojn ornamajn en ĉefaj domegoj, por aktive respondi al la klimataj ŝanĝiĝoj.

 

    "Unu horo de la tero" estas aktivado proponita de la Monda Natur-Fonduso, kun la celo ke personoj, komunumoj kaj registaroj en la mondo malŝaltas lampojn de la 20-a horo kaj 30 minutoj ĝis la 21-a horo kaj 30 minutoj en la lasta sabato en ĉiu marto. Ĉinaj urboj inkluzive de Pekino, Ŝanhanjo, Dalian kaj Nankino partoprenis en la aktivado.

 

    La Monda Natur-Fonduso alvokas, ke oni malŝaltu nenecesajn lampojn por savi elektron. Plie, ĝi startigis la aktivadon "Verda Semajno" en Ĉinio por kuraĝigi al la popolo kutimiĝi al la verda vivo.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng