Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguriĝis la forumo pri ĉina disvolviĝo
2013-03-25


Ĉeestantoj de la forumo 

 

    La 24an de marto en Pekino inaŭguriĝis jarkunveno de la forumo pri ĉina disvolviĝo. La forumo kun la temo "profundigi reformon kaj malfermon por konstrui bonhavan socion" estis aranĝita de la Disvolvo-esplora Centro sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. Vicĉefministro Zhang Gaoli donis parolon en la inaŭguro.

 

    Zhang atentigis, ke konstrui bonhavan socion estas grava stadio-celo dum la modernigo de Ĉinio kaj grava enkorpigo por efektivigi la ĉinan revon rejunigi la ĉinan nacion, kaj ĝi portas miljaran aspiron de la ĉina popolo al la bela vivo.

 

    Sesdek sep ĝeneralaj direktoroj de internaciaj kompanioj, pli ol 20 altrangaj oficistoj de internaciaj organizoj kaj internacie konataj kleruloj ĉeestis en la forumo kune kun pli ol cent reprezentantoj el la registaro, akademia kaj komerca rondoj de Ĉinio.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng